Gastigado de rifuĝintoj en Grekio

Ekde la pasinta somero en Aŭstrio la temo de la militrifuĝintoj el Sirio, de azilpetantoj el aliaj landoj kaj de ceteraj migrantoj estas tre aktuala. Preskaŭ 100.000 novaj azilpetantoj de tiam vivas en Aŭstrio, tio estas laŭ la nombro de loĝantoj la plej alta procentaĵo en EU. La homoj ja volis atingi ĉefe Germanion kaj Svedion, sed survoje tien ili devis trapasi Aŭstrion kaj al multaj el ili la lando aperis same taŭga por restadi tie kiel la originaj cellandoj Germanio kaj Svedio.
Pro la jam alta nombro da azilpetantoj la aŭstra registaro decidis…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Gestoj en diversaj landoj

Alvenis julio, kaj en ĉi tiu monato multaj homoj turisme vojaĝas, tra la tuta mondo. Ankaŭ Esperantistoj. Inter la motivoj por tio, certe estas ĝenerala intereso pri aliaj kulturoj kaj pensmanieroj. Fakte, estas mense riĉiga sperto konstati, ke la homo estas la sama, ĉie, kvankam sub diversaj koloroj, precipe laŭ siaj kutimoj.

Antaŭ kelkaj tagoj, granda brazila ĵurnalo publikigis kuriozan artikolon, en kiu fakulo pri turismo atentigis vojaĝemulojn pri la signifo de etaj gestoj kaj sintenoj en diversaj landoj. Kompreneble, ĝenerale oni havas iom da toleremo rilate al…

Legu kaj aŭskultu pli ĉe ESPERANTA RETRADIO.

Nome de ni?

En la mondo de facila informado aferoj sekvas unu post la alia elvokante seriozajn konfliktojn. Unu netaŭga vorto povas kvereligi homojn, kiuj pretas defendi sian nacian fieron kun armilo en la manoj. Jen kaj jen antaŭ kameraoj de televidoj ni rigardas homojn, ĉefe politikistojn, kiuj en la nomo de siaj popoloj, de ordinaraj homoj, kuraĝas fari deklarojn kaj eĉ minacojn. Kaj jen ni ekscias de ili, ke nia lando estas kontraŭ tiu aŭ alia konkreta afero, kiu okazis ekster la landlimoj fare de alia ŝtato. Kaj post tiuspeca deklaro okazas, ke oni eĉ elsendas armeajn fortojn por defendi la pacon en la mondo.

Ke kelkajn kruelajn paŝojn oni devas kondamni, estas afero evidenta kaj komprenebla. Sed antaŭ ol oni eltenos la glavon de potencaj vortoj, oni devus atenteme konsideri tamen komplikecon de koncerna situacio, kaj sekve prudente elekti saĝajn solvojn, kies rezultoj alportos al ĉiuj ian profiton, eventuale malgrandigos…

Legu pli kaj ankaŭ aŭskultu ĉe… ESPERANTA RETRADIO