Arquivo da tag: lernejo

Morgaŭa Lernado

 

Kiam Joĉjo revenis el la lernejo, lia patrino demandis:
– Kia estis la tago en la lernejo?
– Bona.
La patrino goje respondis:
– Tre bone. Ĉu vi ĉion lernis?
– Panjo mi opinias  ke ne, ĉar morgaŭ mi devos viziti denove la lernejon.–
​Kontribuo de Roze (PMA)​

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko



Postado por Blogger no KURIOZA KAJ GAJA em 5/17/2015 06:52:00 PM

Kio estigas bonan instruiston?

Ne ekzistas preta recepto por bona lerneja instruado. Kio bone funkcias en unu lando aŭ regiono ofte ne bone funkcias en alia. Eĉ tio, kio bone funkcias rilate unu lernanton ofte ne bone funkcias rilate alian. Pro tio, brita fondaĵo Sutton Trust, kiu sin dediĉas al esploroj pri malegaleco en edukado, kunigis datumojn pri efikaj instrupraktikoj dum dek jaroj, por trovi tiujn, kiuj ripete montriĝas pozitivaj. La studaĵo estis farita kunlabore kun la Universitato de Durham, en Anglujo.

Kvar precipajn elementojn oni distingis, kiuj karakterizis la praktikadon de bonsukcesaj instruistoj:

1.    Solida specifa kono pri la instruata lernobjekto.
Ĉi tiu ŝajnas evidenta, sed ni memoru, ke (precipe en subevoluintaj landoj) nefakuloj ricevas la taskon instrui pri objektoj, kiujn ili ne plene regas. Estas tamen esence grave, ke instruisto bone konu tion,…

Legu pli kaj aŭskultu la tekston de Paŭlo Sergio Viana ĉe…

ESPERANTA RETRADIO