Ni iru al la plaĝo

„Ni iru al la plaĝo” mi kiel infano devis peti (longe kun ripetemo) mian patron, kiam alvenadis laŭvicaj sunaj dimanĉoj dum somero. Fakte por ni infanoj, kiuj pasigis sian infanaĝon sur najbaraj kortetoj, pli facile estis bani sin en lada kuvo kun varma akvo ol veturi al la maro, kiu troviĝis apenaŭ kvin kilometrojn de nia dometo. Sed mia patro nur dum la liberaj de la laboro dimanĉoj povis preni min kaj miajn tri fratojn al la maro. Alia okazo por ĝui la akvon estis proksime fluanta rivereto, en kiu ni klopodis plialtigi la nivelon de la akvo konstruante akvobaraĵojn. Tiam eblis eĉ uzi mem konstruitajn flosojn dum niaj ludadoj. Laŭvica specialaĵo por ĉiu infano estis tiam vadado en flakoj, kiuj abundis post varmaj pluvoj, ĉar la flakoj facile ekestadis en nia ĉirkaŭaĵo sur sablaj (tiam plej ofte) vojoj. Tia estis…

Legu pli kaj aŭskultu ĉe ESPERANTA RETRADIO

Malsaniĝi dum libertempo

Dum feriado kaj dum semajnfinoj multaj homoj plendas pri infektoj, doloroj, malbonfarto. Tiu fenomeno povas havi plurajn kaŭzojn.

Laŭplane devus esti: Gran Canaria, suno, banado, manĝado, migrado.
El tio fariĝis: Gran Canaria, suno, lito, febraj tremoj, nazkataro.

La sana kunvojaĝanto post du tagoj estis finleginta siajn legaĵojn kaj ekenuis. La resaniĝo alvenis precize unu tagon antaŭ la fino de la feria semajno. Post la reveno hejmen restis ĝenerale konata sento: Nun rekreiĝi post la feriado, tio estus…

Legu pli kaj aŭskultu ĉe ESPERANTA RETRADIO