Arquivo da tag: librofoiro

Esperanto en grava internacia librofoiro

En ĉiuj alternaj jaroj, okazas granda Internacia Librofoiro en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. Mi jam skribis pri tio por la Esperanta RetRadio, antaŭ iom da tempo: temas pri kelktaga ekspozicio kaj vendejo, kie centoj da organizoj proponas siajn varojn. Oni prezentas ankaŭ krome kunsidojn kun aŭtoroj, prelegojn, diskutojn, lanĉojn de verkoj, ludojn. La publiko, kompreneble, interesiĝas pri literaturo, kulturo, edukado – do perfekte taŭga publiko por informado pri Esperanto.

De kelkaj monatoj, Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro (AERĴ) planas starigi budon en tiu foiro, en la jaro 2015.

Legu pli kaj aŭskultu la tuton  ĉe ESPERANTA RETRADIO