Biofuelo el pajlo kaj ligno

Pli kaj pli kreskas la merkata bezono pri biofueloj. En la regiono de Graz nun oni disvolvis procedon per kiu lignorestaĵoj aŭ pajlo povas esti konvertataj al dizelecaj fueloj.

Ĉe tiu procedo la biomaso, en la koncerna kazo lignorestaĵoj, tritika pajlo aŭ kano sen aldono de oksigeno estas varmegigataj en likva portanta medio ĉe pli ol 300 gradoj C. Kiel portanta medio estis uzata …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Dizeloleo el ligno kaj akvo

En la oriento de Aŭstrio, laŭlonge al la limo al Hungario, troviĝas aŭstra liglando kun la nomo Burgenlando. Tiu landeto apartenis ĝis la fino de la aŭstra-hungara monarkia regno al Hungario kaj tie nomiĝis Germana Okcidenta Hungario. Ĉar la homoj tie estas germanparolantoj la lando fariĝis en la jaro 1921 parto de Aŭstrio.

Burgenlando havas klimaton kontinentan kaj tio favoras la ĉerpadon de ventenergio. Tial en la urbo Güssing troviĝas esplorinstituto kiu okupiĝas pri renovigeblaj energioj. Nova esplorprojekto tie kunigas la renovigeblajn energiportantojn vento kaj biomaso. Temas pri la produktado de dizeloleo el ligno kaj akvo. La tiucele necesa elektra kurento estos disponebla el ventenergio.

Legu pli kaj aŭskultu ĉe: ESPERANTA RETRADIO