Arquivo da tag: lingvoj

Lingvolernado laŭ aĝo kaj kapablo

Kiel mi jam diris en antaŭa sonartikolo, estas unuavice junaj homoj kiuj eklernas kroman lingvon. Tio povas okazi jam en la familio (se la gepatroj parolas malsamajn lingvojn), en la infanvartejo aŭ en lernejo. En ĉiuj tiuj kazoj ne la infano decidas pri la lingvolernado, sed la gepatroj aŭ la ŝtato. La ŝtato diktas la instruadon de la landa lingvo kiujn la infanoj de enmigrintoj devas lerni por …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Levi parolkapablon por sukcesigi lingvolernadon

Kutime homoj lernas lingvojn en sufiĉe juna aĝo, ĉu en la propra familio, ĉu en infanvartejo aŭ poste en lernejo aŭ en universitato. Post tiu vivofazo homoj apenaŭ komencas lerni novan lingvon. Escepto estas homoj kiuj tiel volas vastigi sian intelektan kaj socian horizonton. Kaj estas aliflanke homoj kiuj sentas la bezonon plibonigi sian parolkapablon.

La lingvolernado en lernejo ja tre ofte…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Kial lingvoj elmortas

Se nesufiĉe da homoj parolas lingvon, tiam ĝi minacas malaperi. Decida por la daŭra vivo de la lingvo estas eblecoj praktiki ĝin – kiel tion redesegnas matematika modelo pri la ekzemplo de la aŭstra liglando Karintio.

En la tuta mondo ekzistas proksimume 6000 lingvoj. Laŭ pesimismaj taksoj 90 procentoj el ili je la fino de ĉi tiu jarcento estos por ĉiam malaperintaj, forpuŝitaj de unu el la grandaj mondaj lingvoj, kiel ekzemple de la…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

La plej malfacila lingvo en la mondo

Lingvoj estas mirindaĵoj. Ĉiu lingvo estas mem aparta mirindaĵo. La homoj kreas lingvojn kaj la lingvoj helpas formi mensojn. Almenaῠ tia estas la impreso, kiun kaῠzas kontakto kun tiu fenomeno.

Pro la mirindeco kaj multeco de lingvoj, ekzistas sciencistoj, kiuj dediĉas sian vivon al esplorado de tiuj lingvaj kodoj. Tiuj esploristo…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Pri la beleco de nia lingvo

Se temas pri la gepatra lingvo, pli precize pri ĝia variaĵo de la propra hejmregiono, homo konsideras ĝin bela aŭ pli bela ol aliaj lingvoj. La sento pri beleco kunrilatas kun la sento pri scipovo kaj rego. Kion oni scipovas, tion oni ankaŭ konsideras bela. Tio validas ankaŭ por personoj: Kun kiu oni bone interkompreniĝas, tiun oni konsideras bela.

Kiel nun statas la afero rilate al Esperanto? Ĝi ja estas – almenaŭ komence -…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)