Arquivo da tag: lingvoj

Lingva simpozio traktis la celojn por daŭripova evoluigo

Lingva simpozio traktis la celojn por daŭripova evoluigo

Lingvo kaj la Celoj por Daŭripova Evoluigo (CDE) estis la temo de simpozio okazinta ĉe 777 United Nations Plaza, Novjorko, la 21-an kaj 22-an de aprilo. Pli ol cent universitatanoj, diplomatoj, reprezentantoj de neregistaraj organizaĵoj (NROj), kaj UN-oficistoj ĉeestis la aranĝon, kiu ekzamenis la lingvajn implicojn de la Celoj, starigitaj de la Ĝenerala Asembleo de UN kiel bazo de la laborprogramo de UN pri evoluigo dum la periodo 2015-2030.

Ĉefparolis Suzanne Romaine, eksa profesoro pri la angla lingvo ĉe Oksforda Universitato. Michael Ten-Pow, Speciala Konsilanto al la Kunordiganto de Multlingvismo ĉe UN, priskribis lian agadon por la antaŭenigo kaj konservado de multlingvismo ene de Unuiĝintaj Nacioj mem.

Oni organizis la simpozion por substreki la gravecon de lingvo kiel ilo de komunikado de la Celoj al ĉiuj popoloj de la mondo, kaj kiel elemento en la sukcesa realigo de la Celoj mem. Aludante al la kvara Celo, pri altkvalita edukado, Timothy Reagan, de la Universitato de Majno (Maine), rimarkigis, ke, “estas interese noti, ke, spite al la kerneco de lingvaj demandoj en tiu ĉi Celo kaj aliaj, la lingvoj ne eksplicite menciiĝas ie ajn inter la Celoj mem, nek en esprimo de la celtabuloj atingendaj por realigi la celojn.” “Malgraŭ siaj imponaj celpunktoj,” aldonis profesoro Romaine, el Oksforda Universitato, la CDE “tamen ne agnoskas la centran rolon de la lingvo en la tutmonda debato pri malriĉo, daŭripovo, kaj justeco.”

La simpozio traktis la lingvojn ne nur kiel elementojn en la unuopaj Celoj, sed ankaŭ kiel ilojn por komuniki la Celojn kaj dialogadi kun multlingva mondo. Oni emfazis la gravecon de dudirekta komunikado, kiun ĉiu homo povu plene partopreni.

“Edukado estas ŝlosila en sukcesigo de postkoloniaj evoluigaj iniciatoj por elimini ekonomiajn kaj sociajn malegalecojn,” deklaris Rosemary Salomone, profesoro pri juro ĉe St. John’s University. “Kaj la aliaj CDE estas egale gravaj lingve,” aldonis Humphrey Tonkin, de la Universitato de Hartford, prezidanto de la simpozio; “Kiel oni povas atingi egalecan traktadon antaŭ la leĝaro, aŭ enloĝeblajn urbojn, aŭ eĉ tutmondan kunordigitan agadon por elradikigi malsanon aŭ liveri puran akvon, se la homoj ne povas kunparoli kaj kunlabori pere de lingvoj kiujn ili ĉiuj komprenas?”

La simpozianoj ĝenerale interkonsentis, ke oni devas dediĉi pli da atento al la lingvo en formulado kaj plenumado de la Celoj por Daŭripova Evoluigo. Dum la specialistoj pri evoluigo eble flue parolas la anglan, multaj el la homoj, kiujn ili celas servadi, scipovas neniujn el la ĉefaj mondaj lingvoj.

La simpozio, kunvokita de la Studgrupo pri Lingvoj kaj Unuiĝintaj Nacioj, neformale organizita grupo de universitatanoj kaj praktikantoj, okazis sub aŭspicio de Universala Esperanto-Asocio, organizaĵo en kunlaboraj rilatoj kun la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN kaj ties Fako pri Publika Informado, kaj de la Centro por Aplika Lingvistiko, kune kun la Centro pri Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj kaj ties revuo LPLP (Lingvaj Problemoj kaj Lingva Planado). Subvenciis ĝin Esperantic Studies Foundation.

Kontakto: tonkin[ĉe]hartford.edu

Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 611 (2016-05-03)

Pri lernado de Esperanto

Laŭdire la fama rusa verkisto Lev Tolstoj lernis Esperanton tiel rapide, ke li jam la unuan tagon scipovis paroli en tiu lingvo. Sed kie estas la pruvo? Kaj kiom li scipovis?

Kiam mi estis instruisto pri la germana (dum multaj jaroj), kelkfoje iu lernanto aŭ lernantino demandis en la unua lernohoro, kiam li aŭ ŝi parolos la germanan. Mi ĉiam respondis:….

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Pli malfacile legi la araban

Rezultoj de lastatempa esploro

Ĝis la aĝo de 31, krom lernado de la greka alfabeto dum du jaroj de gimnazio, mi ekskuzive uzis la latinan alfabeton. Transloĝiĝante al Israelo, mi intense, per plenmergiĝa metodo, lernis la hebrean dum kvin monatoj kaj tuj poste sen tro da malfacilaĵoj mi plene ekuzis ĝin kaj baldaŭ eĉ ekprelegis pri informadiko hebree. Sendube ankaŭ la hebrea skribo postulas iom da intelekta streĉo sed poste, kiam mi eklernis la araban skribon mi trafis en neatenditaj malfacilaĵoj, kiujn mi atribuis al personaj inklinoj.

Nun, laŭ la rezultoj de lastatempa esploro, mi malkovras…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Proksima parolado

Se oni aŭskultas paroladojn en Esperanto – ĉu en kongreso ĉu en radio – la tono de tiuj paroladoj plej ofte estas oficialeca, ĉar ja ankaŭ la temoj pritraktataj ne venas el la privata sfero. Tiuj paroladoj plej ofte havu ja instruan kaj edifan karakteron. Tio certe levas la moralan motiviĝon de la geaŭskultantoj kaj por “pacaj batalantoj” la morala forteco certe estas grava.

Aliflanke por plikreskigi la lingvon en la homoj, tio ne sufiĉas: Tiu oficialeca parolado tenas tre grandan distancon inter parolanto kaj aŭskultanto. La lingvo iel ŝvebas super la homoj sed ĝi ne fariĝas parto de la homoj. Se ni konsideras la lingvon kiel ion sanktan, tiam tio signifas ke ni devas pritrakti ĝin tre singarde. Normala homo konsideras…

Legu pli kaj aŭskultu la tuton  ĉe ESPERANTA RETRADIO

Bonoboj preskaŭ parolas

Sciencistoj jam de iom da tempo malkovris, ke simioj de la specio ´bonoboj´ (Pan paniscus), priskribitaj unuafoje en la jaro 1928, estas vivuloj plej similaj al la homoj, laŭ genetika strukturo. Post tiu eltrovo, ili intense kaj insiste esploras la karakterizajn ecojn de tiuj bestoj, cele al pli profunda kono pri la evoluo de specioj kaj eĉ pri la homo.

Antaŭ ne longe oni publikigis unu plian interesan studaĵon pri bonoboj. Ĝin plenumis laborgrupoj svisa (Neuchatel) kaj brita (Birmingham). Temas pri la komunikado inter la simioj. Oni jam antaŭe sciis, ke ili abunde komunikas reciproke per gestoj, krioj, kondutoj kaj mienesprimoj. Nun la biologiistoj sukcesis registri voĉan sistemon de komunikado tre similan al tiu de homaj beboj, antaŭ ol ĉi tiuj komencas paroli….

Legu pli kaj aŭskultu ĉe ESPERANTA RETRADIO