Sanskrito – Hindeŭropa Lingvo (1)

La temo de la proksima – la centa – Universala Kongreso estos “Lingvoj, artoj kaj valoroj en la dialogo inter kulturoj”. Ĉar antaŭ kelka tempo mi faris prelegon pri sanskrito – kiu ne estas moderna lingvo, sed estas lingvo kaj parenca al multaj modernaj lingvoj – mi intencis produkti sonartikolon pri ĝi. Pro tio mi surpriziĝis, kiam mi aŭskultis la artikolon de Anton de la 3-a de marto. La artikolo ne pritraktis sanskriton, sed kompreneble li menciis tiun lingvon en sia teksto pri la hindeŭropaj lingvoj. Se vi ankoraŭ ne aŭskultis aŭ legis ĝin, mi rekomendas fari tion.

En la artikolo de Anton kompreniĝas, ke sanskrito estas hindeŭropa lingvo. Li ankaŭ komprenigis,…

Legu pli kaj aŭskultu ĉe… ESPERANTA RETRADIO

Pri Leksikografio

Tre verŝajne ĉiuj homoj, kiuj scipovas legi, konsultas iam – pli-malpli ofte – vortaron. Se iu scipovas nur sian gepatran lingvon, li aŭ ŝi konsultas unulingvan vortaron; se oni scipovas fremdan lingvon, oni uzas ankaŭ dulingvajn vortarojn. Sed malmulte da homoj – eĉ kleraj – scias, kio estas leksikografio.

La termino “leksikografio” havas du signifojn:
1) ĝi estas la produktado de vortaroj, do la laboro de vortaristoj;
2) ĝi estas la studo de ĉio, kio rilatas al vortaroj.

Ĉar mi estis instruisto de la germana en Brazilo, mi volis ellabori dulingvan vortaro…

Legu pli kaj aŭskultu ĉe … ESPERANTA RETRADIO

E-Retradio: La ĉina lingvo

La ĉina kiel ekzemplo de tonalaj lingvoj

La parolado de la ĉina lingvo, pli precize de la nun oficiala mandarena lingvo, postulas moduladon de la voĉo laŭ kvar tonoj kaj ĝi estas karakteriza ekzemplo de la tiel nomataj tonalaj lingvoj. La prononco de ĉiu ideografiaĵo (t.e. skribita silabo) havas sian fiksan tonon. Sama silabo kun malsamaj tonoj havas malsamajn signifojn (vidu la ekzemplojn en la supra bildo). Do, kvankam unuavide ŝajnas, ke la lernado de la ĉina estas malfacila pro ĝia kompleksa skribado per ideografiaĵoj, fakte por okcidentanoj unua plej grava malfacileco estas ĝia parolado laŭ voĉtonoj.

Antaŭ kelkaj jaroj, kiam mi aktivis kiel filmisto en nia urba komunuma televidkanalo, mi…

Legu pli kaj aŭskultu ĉe … ESPERANTA RETRADIO

(Kara vizitanto, bonvole alklaki la subajn sociretajn butonojn por plivastigi nian movadon)

Lingvo el la stepo venis al Eŭropo

De kie venis la patrino de la hindeŭropaj lingvoj? Kaj kiam? Devenloko kaj tempo estas malklaraj, sed genanalizoj subtenas la hipotezon pri la deveno el stepo.

De islandanoj alte en la nordokcidento ĝis la hindoj for en la sudoriento tri miliardoj da homoj havas ion komunan: Ili parolas unu el la 400 lingvoj el la hindeŭropa familio. Pri tio atentiĝis  jam en la jaro 1647 la nederlanda lingvisto Marcus Zuerius van Boxhorn, li konjektis pralingvon, la skitan. Pri tio li estis tro frua, sekve en la jaro 1816 la germano Franz Bopp komparis la sanskritan kun la persa kaj kun eŭropaj lingvoj, kaj per tio li metis la bazon por tio kion oni unue nomis hindogermana kaj poste mildigis al hindeŭropa, ĉar tio akcelis naciismojn, ne nur…

Legu kaj aŭskultu ĉe Esperanta Retradio

Esperanta Retradio: La Veneta Lingvo

La Veneta Lingvo

La italaj dialektoj ne estas dialektoj de la itala

Leginte la tiklan sonartikolon de nia brava brazila kunlaboranto, Paŭlo Sergio Viana, titolitan “Talian: Brazila dialekto de la itala lingvo”, mi rimarkis, ke en la mondo estas baza miskompreno pri la italaj dialektoj.

Ĉar mia gepatra lingvo, antaŭ la itala, estis la “Veneta Lingvo”, mi, spektante la filmeton alkroĉitan al tiu artikolo, povas aserti, sen ia ombra de dubo, ke fakte la brazila “Talian” ne estas, kiel oni opinias, miksado de la portugala kun la itala, sed de la portugala kun la “Veneta Lingvo”. Tio estas des pli evidenta, se oni konstatas, ke la plejmulto da italaj enmigrintoj en la sudbrazilaj ŝtatoj de Rio Grande do Sul, Santa Caterina, Paraná kaj Espírito Santo devenis ĝuste el la itala regiono “Veneto”.

Legu kaj aŭdu pli ĉe… Esperanta Retradio.