La monstro datrevenas: 200-jara Frankenstein

En januaro 2018 la mondo rememoras unu el la plej simbolaj figuroj de la monda literaturo kaj kinoarto: la verko “Frankenstein, aŭ la Moderna Prometeo”, lanĉita unuafoje en la jaro 1818, en Britujo. La aŭtorino, Mary Shelley, verkis ĝin dum la jaroj 1816 kaj 1817, kaj estis nur 20-jaraĝa, kiam la verko publikiĝis unuafoje. La unua eldono, kiu …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Poemoj de brazilaj geesperantistoj

En mezlernejoj la lernantoj ricevas informojn pri la literaturo (inkluzive de poezio) de la gepatra lingvo kaj eble ankaŭ de lernata fremdlingvo, sed – kiel okazas kun aliaj lernfakoj – ne ĉiuj lernejanoj ŝatas literaturon, same kiel multaj ne ŝatas matematikon aŭ historion ktp.

Kiam oni volas lerni kaj studi fremdajn lingvojn en la universitatoj, oni necese – aŭ almenaŭ ordinare – devas studi la literaturon de tiuj lingvoj, eĉ se oni intencas preni profesion malproksiman de literaturo. Do kiam mi studis la…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Jubileo de grava verko

Ĉi tiu jaro 2017 estas aparte grava por la moderna literaturo. Dum ĉi tiu jaro oni celebras la 50-jaran jubileon de unu el la plej elstaraj verkoj en la 20-a jarcento: “Cent Jaroj da Soleco”. Mi jam skribis-parolis pri tio en la Esperanta Retradio, je la unua de marto, sed mi petas permeson reveni al ĝi por pritrakti alian aspekton de tiu grava verko. Ĝia aῠtoro, la kolombiano Gabriel Garcia Marquez, ricevis la Nobel-premion en 1982. Ĉi tiun libron oni…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

“La eta princo” en la tupia lingvo

La libro “La Eta Princo” estas konata en la tuta mondo. La aῠtoro, la franco Antono Saint-Exupéry (1900-1944), publikigis ĝin unuafoje en Usono, en la jaro 1943. Tiam furiozis la Dua Mondmilito kaj li estis aviadila militpiloto. La verko estas poezieca fabelo pri homvaloroj kaj amo. Por la unua eldono oni publikigis desegnoilustraĵojn de la aῠtoro mem, kiuj same fariĝis famaj. Ĝi estas tradukita al…

(Legu pli ĉe Espeanta Retradio)

“Cent jaroj da soleco” – 50 jaroj da sukceso

Literatura produktado enhavas kuriozan trajton: milionoj da libroj estis verkitaj dum jarcentoj, la plej multaj falis en pli aŭ malpli rapidan forgeson, dum aliaj (relative malmultaj) restas kiel neforgesebla trezoro de la homaro. Al ĉi tiuj, novaj generacioj revenas kaj revenas, jarojn sinsekve. Ili ne mortas, male ili fariĝas pli kaj pli vivaj. Ili fariĝas klasikaj libroj. Oni diras, ke…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)