Arquivo da tag: ludoj

Necesas instigi infanojn al … ludado

Du freŝaj libroj publikigitaj en Brazilo alportas kun si gravan mesaĝon al la tuta socio. Ili estas libroj, kiuj celas instrui al infanoj… ludadon! La unua havas la titolon “501 infanludoj, for de la televidaparato” (Eldonejo Girassol), de la aŭstralia instruistino Di Hodges, kiu laboris dum 20 jaroj kun infanoj. La aŭtorino instigas al ludoj per uzitaj hejmobjektoj, literoj, sonoj, ĉiutagaĵoj. La libro inkluzivas instrukciojn al gepatroj kaj ilustraĵojn. La dua titoliĝas “101 aferoj por fari antaŭ ol kreski” (sama eldonejo), de usona aŭtoro Laura Dower, kiu estas patrino, ekszorganto (profesia) de infanoj kaj eldonisto de infanlibroj. Temas pri tre amuzaj ludoj.

En ambaŭ verkoj,…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio )

Antikva Tabulludo kiel kuracilo

Ĉe infanoj suferantaj de malfacilaĵoj en lernado, specialistoj sufiĉe ofte diagnozas perturbojn en atento kaj koncentriĝo. Kadre de la volontula asocio “Amikoj de edukado”, mi kunlaboradas, ekde mia emeritiĝo, kun la stabo de lernejo en mia urbo, kiu aparte zorgas pri tiaj infanoj.

Oni provis enkonduki ekde la kvara bazlerneja klaso, ŝakojn kiel aldonan kuracrimedon sed, kiam evidentiĝis la troa malfacileco de tiu ĉi ludo, mi proponis enkonduki alian tabulludon: “Go” (japane “Igo”). Kvankam ni tute ne faris sciencmetodan enketon, ŝajnas,…

Legu pli kaj aŭskultu ĉe ESPERANTA RETRADIO