Amikeca rigardo al la lupoj

Ĉu kiam vi estis infanoj, iu provis timigi vin per ekzemplo de tiu aŭ alia besto, kies bildo en via imagokapablo kreskis al multe pli granda dimensio ol ĝi estis efektive? En mia kazo temis pri lupo, kiun mi tiam ankoraŭ neniam vidis, sed oni rakontis al mi, ke ĝi estadas en la arbaro kaj estas multe pli danĝera ol la hundo. Iu alia timigis min, por ke mi ne venu al malluma kelo, ĉar tie estas lupoj kaj ili povas min vori. Bonŝance miaj gepatroj trankviligis min, ke la besto…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)