Arquivo da tag: maljuneco

Rebonigi aŭdkomprenon

Per celita trejnado homoj en progresinta aĝo laŭ studaĵo povas rebonigi sian aŭdkapablon en laŭta medio. Tion eltrovis esploristoj de la universitato de Evanston en Usono. La trejnado efikis tiel ke signaloj denove pli rapide estis prilaborataj en la nervosistemo.

En maljuna aĝo homoj suferas pri malrapidiĝo de la prilaborado de nervosignaloj. Efiko de tio estas ke maljunuloj…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

La tempo por altaĝuloj pasas pli rapide

La restanta vivotempo por altaĝuloj ŝrumpas kompare al la travivita tempo. Ofte ankaŭ pli aĝaj homoj prenas sur sin tro da aktivecoj.

“Kion vi pensas pri la estonteco?”. Tion laŭdire oni demandis al Jeanne Calment kiam ŝi jam estis tre maljuna virino. “Ĝi estas mallonga”, estis ŝia respondo. La francino mortis la 4-an de aŭgusto 1997 en la aĝo de 122 jaroj kaj 164 tagoj kaj ĝis hodiaŭ estas la unua en la listo de la plej aĝaj virinoj de la mondo.

Ŝia respondo samtempe indikas…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Ciferecaj asistantoj por la alta aĝo

Novaj teknologioj helpu al altaĝaj homoj resti memstaraj pli longe. En la aŭstra liglando Stirio ekfunkcias testregiono por tio.

Kiu pliaĝiĝas, tiu volas resti sufiĉe longe hejme en la propraj muroj. Por ke la memstara vivo pli bone funkciu, novaj teknologioj povas helpi. Nun ankaŭ en Stirio ekfunkcias grandskala testado. “Tio montru kio vere helpas al homoj en alta aĝo”, diras Maria Fellner de la esplorinstituto Joanneum en Graz, kiu science akompanas la projekton. Dum unu jaro tiucele estos ekipitaj cent testmastrumejoj en Graz kaj en du aliaj urboj de Stirio per novteknologiaĵoj.

Unue tamen ankoraŭ okazas sondado: “En unua paŝo ni volas konstati kio entute estas…

Legu pli kaj aŭskultu la tuton  ĉe ESPERANTA RETRADIO

La insulo kie homoj forgesas morti

En la usona The New York Times oni publikigis iam artikolon sub la surpriza titolo: „La insulo kie homoj forgesas morti”.

La artikolo priskribis la historion de veterano de la Dua Mondmilito, devenanta de Greklando, Stamatis Moraitis, kiu post la fino de la milito forveturis al Usono.

Li akceptis tie la usonan vivstilon, li havis tri infanojn, la domon sur Floryda kaj du aŭtomobilojn, sed en 1976 li eksciis, ke li havas la pulmokanceron. La diagnozon konfirmis naŭ kuracistoj, kiuj donis al li naŭ vivmonatojn. Stamatis estis…

Legu pli kaj aŭskultu la tuton  ĉe ESPERANTA RETRADIO