Lerni fremdan lingvon: plej efika cerboekzerco

Du usonaj universitatoj lastatempe profunde esploras la influon de lingvolernado je la sano de la cerbo. Ni jam tuŝis tiun temon ĉi tie, en la Esperanta RetRadio. Nun ili konkludis, ke tio estas por la cerbo la plej efika ekzercado, kiu nepre povas certagrade protekti ĝin kontraῠ tro frua maljuniĝo kaj demenco. Dulingvaj homoj kapablas koncentriĝi kaj prilabori problemojn pli efike ol unulingvuloj.

Nia cerbo funkcias kiel…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Bona humoro subtenas la memoron

Ĉu la memoro bone funkcias, tio estas ankaŭ demando de sinteno. Kiu malstreĉite rilatas al la maljuniĝo, tiu forgesas malpli. Jen ekzercoj por la memoro.

Eĉ se tio sonas iom neprobabla: Nia propra sinteno al nia memoro influas tion kiel bone ni povas memorteni aferojn kaj kiel ni pritaksas nian mensan freŝecon. Tio rilatas ankaŭ al nia…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Pri la biologia aĝo de 38-jaruloj

Usona esplorista teamo serĉumis ĉirkaŭ mil 38-jarulojn kaj konstatis: Kelkaj el ili estas sportivaj kvazaŭ ili estus dek jarojn malpli aĝaj, aliaj jam havas korpan staton de grizaĝuloj. La scienco havas por tio eksplikon.

Helpe de diversaj parametroj kiel ekzemple funkcio de renoj kaj koro la esploristoj konstatis la biologian aĝon de 38-jaruloj kaj ili povis montri tre mirindajn rezultojn: La biologia aĝo de la serĉumitaj novzelandanoj troviĝis de sub 30 ĝis super 60 jaroj.

La esploristoj disvolvis tiucele metodon per kiu eblas mezuri kaj kompari la gradon kaj la rapidecon de la maljuniĝo ĉe junaj plenkreskuloj. La procezo de la maljuniĝo pli…

 

Legu pli kaj aŭskultu ĉe ESPERANTA RETRADIO