Jam ĉeloj suferas pro bruo

Bruo damaĝas al la sano: Kiel eksperimentoj de japanaj esploristoj montras, jam normalaj histaj ĉeloj reagas pri laŭtaj bruaĵoj. Pro la bruo ili perdas forton kaj produktas malpli da proteino.

Plej multajn mediajn influaĵojn kiel lumon, varmegon kaj premon, vivantaj ĉeloj registras helpe de specialiĝintaj sensaj ĉeloj, ekzemple per …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Nova vivoŝanco per artefarita koro

Estis trarompo en la kormedicino: Kuracistoj en Prago unuafoje enplantis komplete artefaritan koron.

Por homoj kun progresinta kormalforteco mekanikaj korpaŝigiloj estas ofte la sola ŝanco pluvivi normale. Nun en la Praga instituto por klinika kaj eksperimenta medicino (Ikem) estis enplantita protezo kiu ne nur subtenas la korfunkcion, sed kiu ĝin plene anstataŭas.

La artefarita koro kun …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Kaze de la gripo kaj virusinflamoj

Ni vivas en la tempoj, kiam tio kio iam okazis nature, hodiaŭ estas parte aŭ entute artefarita. Nuntempe ni pli ofte aŭdas kaj legas, ke la kreado kaj amasa produktado de artefaritaĵoj troviĝas preskaŭ sur la pinto de atingaĵoj. Se estus tiel, ni povus kompreni, ke ankaŭ la homo mem tiel ŝanĝiĝis, ke tiu nun naskiĝas grandparte artefarita. Tamen la problemoj, kiuj nun tuŝas nin ĉiam pli ofte, kaj tuŝas eĉ infanojn, atestas, ke…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Malario bonodorigas homojn por anofeloj

Inter la danĝeraj tropikaj malsanoj, malario estas unu el la plej gravaj. La infekton kaŭzas la piko de la kulo apartenanta al la genro Anopheles, siavice portanta la parazitan protozoon Plasmodium falciparum. Ekologiaj kaj biologiaj informoj pri la plasmodio kaj ties transportanto estas abundaj kaj facile troveblaj. Malgraŭ ĉio, la malsano daŭre…

(Legu pli ĉe Aktualaĵoj de Scienca Revuo)

Alkoholismo kaj geedzeco

Troa drinkemo estas malsano, ne simpla morala difekto. Pri ĉi tio oni jam ne dubas, malgraŭ multjarcenta anatemado kontraŭ drinkemuloj. Tial, estas pli ĝuste nomi ĝin “alkohol-malsano”, ol “alkoholismo”. Dum la lastaj jaroj oni eĉ jam eltrovis, ke ĝi estas genetike determinita malsano: kazoj en sama familio ripetiĝas, ĉar la metabolismo en tiuj homoj estas tia, ke ili ne perceptas la ebriigan efikon de alkoholo. Alivorte, ili toksiĝas kaj ne perceptas tion. Kompreneble, aliaj faktoroj influas: psikaj, sociaj, familiaj.

Tragika malsano. Alkoholo estas…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)