Toksika menuo

Kia estas la origino de Genetike Modifita Nutraĵo (GMO)? En la 70-80-aj jaroj oni disblovis la onidiran problemon pri la manko de nutraĵo por la homa populacio. Ligiĝas kun la problemo la nomo Mc Namara, kiu estis la defendsekretario de Usono en 1961-68 (ĝuste li respondecis pro la malfame konata milito inter Usono kaj Vietnamio). Li estis homo, kiu dekomence apogis GMO. La unuaj genetikaj ŝanĝoj okazis en tritiko.

En la produktado de la GMO-nutraĵo avanas la firmao MONSANTO, produktanta…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Reviviĝantaj plantoj

Laŭ la Monda Nutra kaj Agrikultura Organizo de UN sekeco minacas la provizadon per nutraĵoj de centmiloj da homoj. Tiu tendenco estas plialtiĝanta ĉar la klimata ŝanĝo kondukas al pli kaj pli da ekstremaj veteraj okazaĵoj kiel ekzemple sekecoj.

Aŭstraj esploristoj nun eltrovis ke tiaj sekecoj ofte rapidege moviĝadas kvazaŭ kiel ventegoj tra kontinento kaj postlasas malantaŭ si …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

La mitoj pri malsato en la mondo

Ĉirkaŭ 805 milionoj da homoj en la tuta mondo ne havas sufiĉe por manĝi. Pri la malsato en la mondo cirkulas kelkaj mitoj:

Mito 1: Ne estas sufiĉe da nutraĵoj

Estas sufiĉe da produktado por nutri la nuntempan mondan loĝantaron. Laŭ takso de la belga evoluorganizo Fian multaj homoj estas tro malriĉaj por aĉeti la disponeblan nutraĵon. Eĉ en landoj en kiuj okazas malsato, ofte disponeblas sufiĉe da nutraĵoj. Kelkaj el tiuj ŝtatoj eĉ eksportas agrikulturajn produktojn. Krome pli kaj pli da rikoltoj estas uzataj por bio-energio kaj por aliaj industriaj celoj.

Mito 2: Necesas pli da nutraĵa helpo

Nutraĵa helpo ne ŝanĝas la situacion sed laŭ Fian plifortigas la nuntempan…

Daŭre legu kaj aŭskultu ĉe … Esperanta Retradio