Donaco de Dio el Kaŝubio

Unu el plej esencaj aferoj por ĉiu homo estas manĝado – precipe se temas pri manĝado de bongustaĵoj. Al bongustaĵoj certe apartenas fruktoj kaj ĝuste nuntempe en mia lando daŭras la sezono de la ĝardena frago. Certe ne nur tie ĉi oni kultivas ĉi arbetaĵojn, kiuj dum rikolto donas miniume dekkelkajn ruĝajn kaj dolĉajn fruktojn. Al eksterordinare bongustaj apartenas tutcerte tiuj devenantaj el Pollando, kaj precipe de la nordpollanda regiono de Kaŝubio, kie mi havas la bonŝancon loĝi. Kredu min, ke ili meritas tion kaj ĝuste danke al tio ankaŭ…

Legu pli kaj aŭskultu ĉe: ESPERANTA RETRADIO

Dolĉaj tentaĵoj

Larry Stevens, profesoro por psikologiaj sciencoj ĉe la Universitato de Norda Arizono, kutime manĝas posttagmeze pecon da ĉokolado, ne nur ĉar ĝi estas bongusta sed precipe ĉar li opinias ke ĝi helpas lin pli bone koncentriĝi kaj ĝi ankaŭ influas la sangopremon.

„Multaj homoj, aparte studentoj, iĝas iomete konfuzigitaj posttagmeze kaj ne povas bone koncentriĝi. Pro tio mi konsilas al ili manĝi ĉokoladon por plibonigi la atenton.“Li informas ilin ke estas la kakao kiu havas tiun efikon kaj tial ili devas elekti malhelan brunan ĉokoladon sen tro da sukero kaj lakto.

Delonge oni scias ke ĉokolado povas plilarĝigi sangovaskulojn kaj fine redukti…

Daŭre legu kaj aŭskultu ĉe … Esperanta Retradio

Manĝu kaj gustumu

Kvankam nutrado estas populara temo en amaskomunikiloj, kiuj prezentas al ni milojn da artikoloj pri gastronomiaj nutraĵoj, altrangaj restoracioj, sveltigaj dietoj kaj kuirsugestoj, kiam oni ekrigardas la enhavon de la aĉetĉaretoj en vendejoj, oni devas ekkoni ke malmultekostaj prefabrikitaj nutraĵoj interesas plejmultajn konsumantojn pli ol la ekzotikaj pladoj kiujn laŭdegas luksaj ilustritaj gazetoj.

Interne de la Eŭropa Unio, regularoj pri fruktoj kaj legomoj devigas produktistojn forĵeti tunojn da bonkvalitaj varoj ĉiun tagon. La komercaĵoj estas apartigataj laŭ grandeco kaj formo kaj…

Legu pli kaj aŭskultu ĉe … Esperanta Retradio