Produktado de energio en tajdaj centraloj

Energio el alfluo kaj refluo de akvo dum alta kaj malalta tajdoj: En Britio tajdaj energicentraloj havas grandan potencialon. Laŭ nova studaĵo tiaj centraloj povus produkti kvinonon de la bezonata elektra energio en Britio.

La luno povus helpi al la homaro produkti energion sub…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

“Verda plastaĵo” serĉata

De vestaĵoj ĝis elektronikaĵoj: Plastaĵoj hodiaŭ troveblas ĉie. Ankaŭ tie kien ili ne apartenas, nome en la maro. De apenaŭ 100 jaroj plastaĵoj post uzo estas forĵetataj – nun oni esploras pri novaj materialoj kiuj estos pli medikonvenaj.

Plastaĵoj depost la dua mondmilito elstaras pro nekredebla historio de sukceso. En la jaro 1950 la tutmonda jara produktado de artefaritaj plastaĵoj ankoraŭ sumiĝis al…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Vulkanoj en profunda maro naskas vivon

Ni devas danki ĉion al vulkanoj en profunda maro: Ili permesis la ekeston de vivo kaj ili reguligas la klimaton tiel ke la vivo povas prosperi.

Laŭ hodiaŭa scio la vulkanoj en profunda maro estis la fontoj de la vivo, ĉe ili la vivo komenciĝis: Unuflanke tie kunvenas ĥemie multo el tio kio povis fariĝi bazaj konstruelementoj por la vivo; aliflanke la biomolekuloj tie fizike povis koncentriĝi longe antaŭ ol ekzistis ĉelmembranoj, nome en poroj de ŝtonoj. La vivo naskiĝis en…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Projektoj por purigi la marojn

La artikolo de Anton “Bakterio kiu voras plastaĵojn” (de la 17-a de marto) komencas tiel:
“Montoj da malfacile malkonstrueblaj plastaĵoj prezentas enorman ekologian problemon, precipe en la oceanoj.” Anton donis ankaŭ la jenajn informojn: “Mondvaste estas produktataj ĉiujare pli ol 300 milionoj da tunoj da plastaĵoj.” kaj “Ĝis la plena malkonstruo de plasta botelo pasas proksimume 450 jaroj.”

En la interreto mi trovis pliajn informojn kaj taksojn. Ĝenerale la taksoj estas proksimumaj. Vidu:

Nuntempe troviĝas …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)