Arquivo da tag: maturiĝo de la cerbo

Muziko ne havas malbonajn kromefikojn

Granda longtempa studaĵo videbligas ĉe gelernantoj kiel muziko efikas al cerboregionoj. Infanoj kun disvolvaj problemoj montris post malmultaj jaroj pli bone sinkronizitajn cerboduonojn.

La sanigan efikon de muziko al la cerbo multaj homoj esperas pro la laŭdira Mozart-efiko kaj tial ili sonigas jam al antaŭnaskiĝaj beboj klasikan muzikon por maturigi la cerbon. Granda agado en Germanio helpas de jaroj al gelernantoj – ankaŭ al sociaj tavoloj kun malalta kleriĝo – sub la devizo “Muzikinstrumenton al ĉiu infano” akiri ĉiujn avantaĝojn, kiujn povas alporti muzikemo por la disvolvo de la infano.

Kiuj avantaĝoj tio estas konkrete?…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)