Tatuaĵoj por sano

En la 21-a jarcento, oni ĉiutage surpriziĝas pro novaj teknologiaĵoj. Ankaŭ medicino estas fekunda kampo por tio. Genetika manipulado, tomografioj, magnetresonanco, mikrorobotoj vojaĝantaj en korpoj, jen rimedoj, kiuj jam ne apartenas al sciencfikciaj filmoj, sed estas realaĵo – almenaŭ en riĉaj mondopartoj.

Unu lastatempa esploro en la kampo de san-teknologio vekas nun  atenton. Simple…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Ĉion por la flaŭro

Bakterioj plenumas multajn gravajn funkciojn ĉe homoj, bestoj kaj plantoj. Nun konzernoj volas uzi la mikrobiomon por ebligi specon de altteknologia biologia agrikulturo.

Oni scias jam de longe ke ĉiuj altgradaj vivuloj posedas …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Kafo: Aktualaj informoj

Antaŭ iom da tempo mi jam parolis pri kafo ĉi tie en la Esperanta RetRadio. Ĉar tio interesas multajn homojn tra la tuta mondo, tial mi petas permeson reveni al tiu temo. Estas tempo aktualigi niajn informojn pri ĝi, surbaze de lastatempaj sciencaj esploroj. Kaj la fakto, ke …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Ĉu komputila programo povas esti speco de kuracilo?

Unu el la plej gravaj problemoj de publika sano en preskaŭ la tuta mondo estas la uzado de drogaĉoj, de kiuj homoj fariĝas ĥemie dependaj. Oni certe devas konsideri tion grava malsano, kiu severe damaĝas la socian kunvivadon, la fizikan sanon kaj povas eĉ mortigi. Temas pri vera internacia epidemio. Ĝis nun, la flegado de tiaj pacientoj, eĉ en plej kompetentaj medicinaj centroj, montras …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Kiel eviti longan atendadon ĉe kuracisto

Ĉagrenaĵon kiu trafis verŝajne jam ĉiun el ni volas forigi juna abituriento el Supra Aŭstrio: longan atendadon ĉe kuracisto. Nome li disvolvis aplikaĵeton por la kompufono kun la nomo “waity” kiu montras sur la ekrano de kompufono aŭ de komputilo kiom da personoj aktuale troviĝas en la atendoĉambro de la kuracisto kaj pri kiom da atendotempo necesas kalkuli.

Malgranda ŝaltareo (butono) sur la komputilo de la asistantino de la kuracisto kun klavo “plus” kaj klavo “minus”…

Legu kaj aŭskultu pli ĉe ESPERANTA RETRADIO