Du plus du ne ĉiam estas kvar

Iu polo, dum 22 jaroj loĝanta kaj laboranta en Aŭstralio kiel inĝeniero, kie li elmigris el Pollando, estas la aŭtoro de iu libro, pri kio ĉe la fino. Estante ankoraŭ en Pollando, antaŭ la dormo, li ne legis tamen librojn pri la konstruado de pontoj sed plej volonte tiujn pri fiziologio. Scii, kiel funkcias la ĉeloj, histoj kaj organoj de la homo ege fascinis lin.

Post la alveno al Aŭstralio, krom labori li decidis komenci …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Dieto por la okuloj

Perdo de la vidkapablo staras sendube inter la plej fortaj suferoj en la vivo. Vidado estas certe la plej grava inter niaj sentumoj. Pluraj malsanoj povas kaŭzi blindecon. Inter tiuj, unu el la plej danĝeraj estas glaŭkomo. En Usono, pli ol 2 milionoj da homoj prezentas ĝin, en diversaj gradoj, kaj tio estas la plej ofta kaŭzo de blindeco. Glaŭkomo kaŭzas plialtiĝon de la interna premo en la okuloj, pro genetikaj aŭ aliaj faktoroj. Tiu alta interna okulpremo iom post iom damaĝas la retinon kaj la optikan nervon, nome nervajn strukturojn, kiuj kondukas al la cerbo la impresojn kaptitajn per la okuloj. Tiu damaĝo estas nerenversebla. Medikamentoj…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)