Senbesta agrikulturo

Senbesta agrikulturo pri kiu veganistoj revas, havas nekontesteble pozitivajn etikajn kaj ekologiajn efikojn. Sed ĝi starigas ankaŭ grandajn problemojn.

Unu el la malmultaj decidoj de la antaŭ nelonge finiĝinta konferenco pri la monda klimato en Bonn, Germanio estis, ke nun ankaŭ la agrikulturo pli forte devas okupiĝi pri la protekto de la klimato. Ĝis la jaro 2020 oni celas ellabori pri tio …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

La naturo rekonstruas arbarojn pli efike ol la homoj

Dum la lastaj jaroj, bela iniciato aperas en tropikaj landoj, kie senbrida, sovaĝa detruado de naturaj arbaroj okazas jam de jarcentoj. Kompreneble, la konsekvencoj de tia detruado estas katastrofa en la medio kaj klimato. Multaj bonintencaj homoj do sin dediĉas al replantado de arboj en tiuj regionoj. Fakte, en iuj lokoj, nenia alia rimedo ekzistas, krom tiu pacienca, longa laboro, kiu jam rikoltis bonegajn rezultojn. Tamen, …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

La evolucio de kognaj kapabloj

Kiu tagon post tago devas ĉiam nur plenumi la saman rutinon, tiu povas eble rezigni pri rapide laboranta, produktiva cerbo. Sed ĉe malfacilaj vivokondiĉoj kiuj ekzemple ŝanĝiĝas rapide kaj neantaŭvidite, tio estus ŝparo en malĝusta loko.

Kiu vivas en nekalkulebla medio…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Ĉu bovaĵo baldaŭ el retorto?

Ankoraŭ dum la 1950-aj jaroj en nia lando bongusta rostaĵo haveblis nur dimanĉe. Kolbasaĵoj nur malofte kovris pecon da pano. Hodiaŭ la amase produktata kaj konsumata viando kaŭzas grandajn problemojn. La produktado de viando ne nur okupas grandajn areojn da grundo, sed ankaŭ ŝarĝas la medion pro la apliko de pesticidoj kaj fungicidoj kiuj …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Ekopsikologio

Ĉu vi scias, kio estas Ekopsikologio? Mi mem ne scius tion, se mi ne havus kolegon, kiu estas psikologo, doktoriĝis pri tiu nova scienco kaj estas unu el ĝiaj pioniroj en Brazilo.

Se vi serĉos “ekopsikologio” en Guglo, vi trovos la esperantan tradukon – faritan de la sistemo WikiTrans – de la artikolo pri “Ecopsychology” en la angla Vikipedio, kaj vi perceptos, ke estas artikoloj pri tiu temo – aŭ termino – nur en ses aliaj lingvoj. Tamen,…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)