Universitato de la tria aĝo

De tridek jaroj la projekto “Universitato de la tria aĝo” logas altaĝulojn en la aŭditoriojn.

La universitato de la tria aĝo en Ĉeĥio funkcias ekde la jaro 1987. Ĝi komenciĝis en la fakultato pri ĝenerala medicino en Prago. Kiel modelo por universitato por altaĝuloj servis franca kleriga institucio kiu estis fondita en la jaro 1973 de la universitata profesoro Pierre Vellas en Tuluzo.

La realigo de la ideo en Ĉeĥio kostis…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Bona memorkapablo akcelas satiĝon

Kiu aparte forte memoras detalojn pri siaj travivaĵoj, tiu pli rapide sentas satiĝon kaj fariĝas inerta.

En la vivo ĉio temas pri momentoj. Temas pri travivaĵoj, pri spertoj kaj memoroj, kaj ne pri tio kiom da posedaĵoj oni amasigas. Sed ankaŭ tiu simpla saĝaĵo havas malicojn. Nome…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Lernado bezonas forgeson

La kapacito de nia labormemoro estas limigita. Nur certa nombro da informoj povas esti samtempe prilaborata. Se informoj inundas la cerbon, ĝi rapide estas troŝarĝita. Grava kondiĉo por la daŭra enmemorigo de enhavoj do estas la kapablo forgesi.

Kio sonas kvazaŭ kiel kontraŭdiro, tion biologo kaj neŭrosciencisto de la universitato de Salzburg montris en sia plej freŝa studaĵo. Li kaj liaj kolegoj volis scii…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Eblas lerni super-memoron

Memor-atletoj kapablas enskribi en sian memoron ĝis cent vortojn dum kvin minutoj. Eksperimento de cerbesploristoj montras: Tiaj kapabloj estas principe lerneblaj. Ankaŭ normalcerbuloj povas per trejnado akiri super-memoron.

Al la ŝak-ĉampiono Magnus Carlsen fakuloj atestas kolosan memoron surbaze de kiu li kapablas elvoki milojn da…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Memorkapablo kaj dormomanko

Ĉu profunda dormo akcelas la cerban funkciadon en alta aĝo? Studaĵo montras statistikan interrilaton: Ju pli malbona estis la dormo, des malpli da griza cerba substanco estis observebla – sekve al tio perdiĝis memorkapablo.

Ŝanĝiĝoj en la cerbo pro la alta aĝo povas evidente ŝanĝi la dormon kaj tiel malakceli la memorkapablon. En cerbostudo esploristoj de la universitato de Berkeley en Kalfornio eltrovis..

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)