Beboj praktikas mensan trejnadon

Multaj gepatroj konas tiun surprizan momenton: Ŝajne tranokte la idoj lernis rampeti, iri aŭ paroli. Mezuradoj de cerbaj kurentoj nun montras: La beboj vere jam delonge trejnadis por tio.

Fakte la evoluo ĉe la plej multaj beboj ne okazas lineare, sed …

(Legu  ĉe Esperanta Retradio)

Kiel feliĉe centjariĝi

Kio kondukas al plenanima vivo en alta aĝo? Respondon trovis psikologoj ĉe altaĝuloj el Kampanio en Suda Italio. La formulo por la vivofeliĉo tie konsistas el jenaj elementoj: Estu diligenta, amu la familion – kaj restu obstina.

Ĉilento estas pitoreska regiono en Kampanio. La tie situanta nacia parko estas konata pro siaj deklivaj marbordoj kaj siaj sablaj strandoj, kaj ekde la jaro 1998…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Se ĝi ne estus tragika, ĝi estus komika …

La serioza, prestiĝa usona medicina retejo medscape.com publikigis antaŭ nelonge artikolon, kiu elvokas du kontraŭajn sentojn en la leganto – unue li emas ridi, poste profunde bedaŭri (aŭ inverse, se vi preferas). Ĝia titolo estas, tute rekte: “Ĉu Oni Devus Ekzameni la Korpan kaj Mensan Sanstaton de Prezidento?”

La artikolo rezultis de …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

La kvin mensaj statoj de Ajkidoo

Post kiam mi estis ĉeestinta prelegon pri Ajkidoo, mi serĉis en Vikipedio, kaj fakte trovis longan artikolon pri tiu luktarto en la E-Vikipedio. Eble ĝi estas tiom longa pro tio, ke Ajkidoo rilatas al Oomoto, kaj Oomoto forte apogas Esperanton (kp. mian artikolon de la 31-a de aŭgusto 2015).

Ĉar la vikipedia artikolo en Esperanto estas tre detala, ne necesas doni pliajn informojn pri Ajkidoo ĉi tie. Nur por ke vi eksciu pri kio temas, mi citas la komencon:…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Vestaĵoj influas nian laborsintenon

Bikinoj stultigas. Almenaŭ dum la daŭro de la portado sur la korpo. Tion konkludis usonaj esploristoj dum la 1990-aj jaroj. En studaĵo virinoj kiuj surhavis bikinon havis pli malbonajn rezultojn en matematikaj taskoj ol virinoj kiuj surhavis pli da vestaĵoj. Tio apenaŭ havas praktikan konsekvencon ĉar apenaŭ iu planas plenumi ekzamenon en minimuma vestaĵo. Sed malantaŭ tiu amuza eksperimento kaŝiĝas pli granda mesaĝo: Vestaĵoj ŝanĝas ne nur nian efikon al aliaj homoj, ili influas ankaŭ…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)