“Golo”: Universala vorto

Milito estas unu el la plej frapaj simptomoj de stulteco en la homaro. Kaj tamen, laŭ ordinara frazo, la historio de la homaro estas historio de militoj. Armitaj konfliktoj neniam solvis kontentige niajn problemojn, sed ili ŝajnas esti obsedaj inklinoj, ĉie tra la mondo, ekde antikva tempo.

En la jaro 2018 oni rememoras la batalon de Stalingrado, kiun multaj konsideras la plej horora en la dua mondmilito. Sed tiuj teruraj rememoroj ne evitas, ke…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Italujo en la unua mondmilito

Centjariĝo de la interveno

La 24-an de majo 2015 okazis la centjariĝo de la interveno de Italujo en la unuan mondmiliton. Inter la multnombraj aspektoj de tiu terura katastrofo, fone de neimageblaj suferoj de la soldatoj sur ĉiuj frontoj, la historiistoj akorde indikas en la tranĉeo unu el plej reprezentaj simboloj de tiu milito. Sed la tranĉeoj de la suda fronto, tiu inter Aŭstrujo kaj Italujo, postulis ambaŭflanke aldonajn suferojn por la soldatoj kaj eksterordinarajn loĝistikajn aranĝojn.

Ekde majo 1915 ĝis novembro 1918, ĉe la tiama limo inter Italujo kaj Aŭstrujo en la orientaj Alpoj, akre interbatalis la Reĝa Itala armeo kaj…

Daŭre legu kaj aŭskultu ĉe… ESPERANTA RETRADIO