5 mitoj pri trinkado

 

Mito 1: Kiu soifas, tiu trinkas tro malfrue

Kelkaj homoj aperas ĉiam nur kune kun botelo da akvo. Ĉiam post kvin minutoj ili trinketas, eĉ se ili ne soifas. Aliaj uzas kompufonan aplikaĵon por ricevi atentigojn pri trinkado. Multaj kredas ke necesas trinki antaŭ ol ekestas soifosento. Tio estas sensencaĵo: Soifo estas signalo de la korpo. Per ĝi la korpo volas diri: “Mi nun bezonas akvon, ne pli frue kaj ne pli malfrue.”

Laŭ tio la regulo estas simpla, almenaŭ por sanaj junaj homoj: Trinku kiam vi soifas. Tio validas eĉ por sportistoj: Eĉ maraton-kurantoj trinku nur tiam kiam ili vere sentas soifon….

Legu pli kaj aŭskultu ĉe ESPERANTA RETRADIO