Arquivo da tag: mondo

Per Esperanto vi povas atingi pli

Junaj homoj volas konkeri la mondon. Ekde certa aĝo (de proksimume 14 jaroj) juna homo sentas iun nesufiĉon pri la propra soci-kultura medio kaj tial serĉas vojojn por almenaŭ jen kaj jen ekskurse forlasi sian medion, por konatiĝi kun io nova, ĝis nun fremda.

Tiu deziro povas esti tre forta, sed ĉe multaj homoj povas ankaŭ superregi la timo ke tiu forlaso de sia medio (eĉ se okazas nur ekskurse) estas…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Olimpikaj Ludoj, la metaforo

Finiĝis la olimpikaj ludoj, en Rio. Ne eblas ne pensi pri ĉiuj simbolaj reprezentoj, kiujn ĝi alportas al la tutmonda publiko. Miliardoj da televidantoj spektas la konkurojn, ĉie. Kaj la olimpikoj estas metaforo de la mondo mem.

Sporto estas oportuna maniero vidi la mondon per aliaj lensoj. Ĝi taŭgas kiel trafa dramigo de la homa socia vivo sur nia planedo.

En la antikva tempo,…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

La estonteco de lingvoj en la mondo

La angla kiel gepatra lingvo forte malkreskos, la araba kreskos, nur kelkaj lingvoj regos en la mondo, plej multaj lingvoj elmortos.

La lingvo estas “vortaro de paliĝintaj metaforoj”, diris Jean Paul. Kiam ni estas farintaj ion, ni esprimas la pasintecon per ido de la prahindeŭropa “kap”, kio signifis “kapti”. Abstraktaj nocioj kaj gramatikaj elementoj ekestis el vortoj por konkretaĵoj, el vortoj kiel kapo aŭ ventro ekzemple fariĝis lokindikoj kiel “antaŭ” aŭ “mezo”. Sed ne nur la signifo de vortoj pli ĝeneraliĝis , sed ankaŭ la formo, vortoj pli mallongiĝis, kunmetiĝis. Gramatiko estas disfalo, aŭ kiel diras la israela lingvisto Guy Deutscher, “ĝi estas senkompata maŝino por blankigo kaj kunpremado”. Kaj tiel la…

Legu pli kaj aŭskultu ĉe …. Esperanta Retradio

Kiel mi spertis esperantistan turismon

Mi esperantistiĝis en 2005. Tiam mi opiniis, ke la plezuro de ajna vojaĝo tute ne dependas de la lingvo en kiu oni parolas dume. Nun, post 10 jaroj de esperantista vivo, mi malsamopinias. La apartajn ecojn de la esperantista turismo ne igas la lingvo mem, sed la esperantista komunumo, kiu estas aparte amikema kaj malfermita al interkulturaj spertoj.

Sincere, dum miaj (ne tro multaj, bedaŭrinde) spertoj pri esperantista turismo, oni ofte krokodilis, aligatoris kaj eĉ kajmakamis! Ne gravas. Esperantisma turismo estas por mi aparte ĝuinda sperto, sendepende de tiaj detaloj. La esperantista turismo okazas en aparta etoso, ĉar ĝi estas precipe socia evento. Ĝia unua celo estas krei kaj plifortigi…

Legu pli kaj aŭskultu ĉe …. Esperanta Retradio

Elsendo de Radio Vatikana

Caravaggio

2015-08-16, dim
Komentario: Johano 6:51-58 … Vivi en konkreta kaj reala kunuleco kun Jesuo transirigas nin de la morto al la vivo … Ke la Dipatrino turnu al ni siajn mizerikordajn okulojn; pri la viktimoj de eksplodoj en Tianjin; nova tvitera mesagho … Italio: grandnombraj vizitantoj al la stando de la Sankta Segho che Expo Milano; Francio: dek jarojn post la murdo de frato Roger Schuetz, la fondinto de Taize; Sirio: pastro Tony Boutros estas liberigita; Singapuro: vizitas kardinalo Parolin; Srilanko: socia fono de la parlamenta balotado.

2015-08-13, jhau
La venonta vizito de papo Francisko al Unuighintaj Nacioj, kaj la nova encikliko; nova tvitera mesagho … Azio: kardinalo Parolin en Orienta Timoro; Malavio: peto por nova politika programo por la lukto kontrau klimataj shanghighoj; Israelo: katolika centro por la homaj rajtoj petis kompletan planon de la sekureca muro en la Valo de Cremisan; Irako: dekoj da viktimoj pro atenco en bazaro de Bagdado; Sirio: unuaj flugoj de usonaj chasaviadiloj el Turkio; Mjanmaro: la estro de la registara partio eksigita; Chinio: almenau 50 mortigitaj de eksplodoj en Tianjin; Kubo: nova retejo de la kuba registaro okaze de la vizito de papo Francisko; Kolombio: la ekspluatado de la naturaj rimedoj en du regionoj estigas gravajn postsekvojn.

2015-08-12, mer
La momento de la festo estas valora donaco kiun dio faris al la homa familio … Temo de la Monda Tago de la Paco: Venku indiferentecon kaj konkeru la pacon; granda internacia intereso pri la Monda Tago de Preghado por la Konservo de la Kreajharo; nova tvitera mesagho … Kardinalo Parolin komencis vojaghon tra Azio; Libio: demisio de la chefministro, poste malkonfirmita; Burundio: UN alvokas al dialogo kun la opozicio.

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto http://eo.radiovaticana.va Sondosiero: Lau peto kaj podkasto – Live Now – Search Podcast – Select: Esperanto – Search

Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org

Mesaĝo sendita de:

​From: Mike Leon <esperantonz@gmail.com>
Date: 2015-08-17 20:39 GMT-03:00
Subject: Elsendoj de Radio Vatikana