Senkondiĉa, sed je ŝparnivelo

Antaŭ 100 jaroj Finnlando atingis sian sendependecon. Jen juna lando kiu ŝatas eksperimenti – ekde januaro pri senkondiĉa baza vivenspezo. Unua resumo montras ke tio ebligas al la ricevantoj personajn ŝancojn. La ŝtato tiel povos ankaŭ ŝpari monon.

Por multaj senlaboraj finnoj estis…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

La borso – investado aŭ spekulado

La esenco de investado estas la elspezo de mono, dank’ al kio investanto (ĉefe posedanto de iu entrepreno, kiu elspezas monrimedojn) povos ebligi aŭ eĉ multobligi sian profiton. Ekz. la firmao, kiu dungas laboristojn por fari fosaĵojn bezonas 10 laboristojn, kiuj devas fosi 100 horojn, sed aĉetante fosmaŝinon, la firmao bezonas unu personon, kiu devas labori nur 8 horojn. Kiam anstataŭ tio iu firmao aĉetas ion por poste vendi tion pli multekoste, tiam temas pri komerca agado. Por vendi varojn kun profito, la firmao devas…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

La fenomeno de kriptovalutoj

BitCoin, kiel la ekzemplo de ŝajne plej populara kriptovaluto, estas nuntempe tutsimple mono. Ĝi fariĝis la sama valuto kiel estas ĉiuj aliaj.

Mono estas ĉio, kio estas universale uzata kaj ni, la uzantoj, kredas, ke ĝi havas valoron. Ĉio, kio estas vaste agnoskita rimedo de interŝanĝo, aŭtomate estas opiniata kiel mono. Ĝuste la konata al multaj el vi bitcoin estas …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Perlabori monon esplorante la mondon

Kelkaj vojaĝoplanoj malsukcesas pro manko de mono. Sed tio ne devas esti tiel. Estas multaj vojoj por malkovri la mondon kaj dume eĉ perlabori iom da mono.

Dum la pasintaj jaroj la prezoj por flugbiletoj kaj hoteloj signife plialtiĝis. Eĉ pakumitaj vojaĝoj ne plu estas tiom prezindaj. Turkio kaj la nordafrikaj landoj estas por multaj feriemuloj intertempe malsekuraj ŝtatoj. Ili ja logas per rabatofertoj de parte ĝis pli ol 70 procentoj, sed…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Kreskigi la lingvon sen multe da mono

Oni diras ke mono regas la mondon. Eĉ se tio grandparte estas vero, la mono ne estas la absoluta reganto de la mondo. Homoj havas krom financaj interesoj ankaŭ aliajn interesojn kiuj apenaŭ aŭ tute ne estas ligeblaj kun mono. Certe preskaŭ ĉiu homa aktiveco kostas monon, eĉ por labori kaj tiel perlabori monon plej ofte necesas unue investi certan sumon antaŭ ol eblas komenci la laboron. Kaj se iu havas bonan, eĉ bonegan ideon, la vojo al la realigo postulas multe da mono.

Ankaŭ se temas pri la ideo havi komunan neŭtralan lingvon la afero principe ne estas malsama kaj do la ĝis nun nur tre limigita sukceso de Esperanto en la mondo ŝajnas konfirmi tion. Kaj ja estas tute klare:…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)