Ĉu penado aŭ plezuro?

Interesa artikolo de Andreo Bach en nia Esperanta Retradio (“Musa utopio”, je la 3-a de julio 2016), montras, ke eskperimento per musoj, al kiuj oni provizis ĉion sufiĉan por facila, komforta vivo, kondukis al ilia memdetruo. Oni konkludu: facila, ĝuoplena vivo sen penado kaj streboj ne signifas sanan vivon.

En tiu sama semajno, brazila ĵurnalo reproduktis alian eksperimenton per musoj, faritan en same serioza institucio, kiu montras, ke plezurigaj spertoj (ekzemple: bongusta manĝo aŭ seksumado) stimulas certan regionon de la cerbo, kiu siavice kaŭzas…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Musa utopio – la eksperimento de John Calhoun

Por krei la ekvivalenton de la disvolviĝinta homa civiliacio la sciencisto izolis kvar parojn de musoj kaj certigis al ili la perfektajn por vivi kondiĉojn. Ĉi tiuj dentoskrapuloj ne devis ĉagreniĝi pri manĝo kaj trinko. Ili havis sufiĉan kvanton da materialo por konstrui siajn nestojn kaj optimuman temperaturon – unuvorte ĉion bezonatan por la oportuna vivo. Krome ili estis plene sekuraj en sia izoleco.

La unusola limigo por ili estis la surfaco en kiu samtempe povis estadi 3840 musoj. En tiaj kondiĉoj la populacio duobliĝadis ĉiun 55-an tagon, tamen nur ĝis certa momento, kiam la esploristo rimarkis gravajn ŝanĝojn…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

479ª Elsendo de Pola Retradio

En la 479-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni prezentas laŭvican fragmenton de la romano de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. Komence en aktualaĵoj ni informas pri la vizito de la pola prezidenta paro en Londono kaj pliaj uniaj decidoj rilate la islamajn enmigrantojn. Aparta informo koncernas novmalkovritajn en Pollando geotermajn akvojn. La sciencbultena temo rilatas al elstare inteligentaj musoj. „La Parado de literoj” estas la titolo de la kanto akompananta nian programon. Plenumas ĝin Duoble Unu kaj ĝi devenas el ilia KD „Senlim’ iĝis” eldonita de Vinilkosmo. La komencaj informoj kaj sciencbultena temo estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubriko Aktualaĵoj kaj Sciencaj Informoj.

E_elsendo el la 15.09.2015