Muzeo Camille Claudel

La kulturkajeroj de ĵurnaloj tra la mondo informas lastatempe pri la inaῠguro de Muzeo Camille Claudel, en la franca urbo Nogent-sur-Seine, 100 kilometrojn sudoriente de Parizo. Ĝi estas efektive interesa okazaĵo en la kampo de tutmonda arto. Fine, al tiu granda artistino oni donas dignan lokon, kiu montras ŝian verkaron kaj elstarigas ŝian geniecon. Aparte kurioza estas, ke tio okazas precize kiam oni omaĝe memoras la centjariĝon de la morto de alia geniulo de skulptarto, Auguste Rodin. La vivoj de Rodin kaj Camille tragike interplektiĝis. Post tumulta,..

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Arto por ĉiuj

En ĉi tiu monato februaro 2017, unu el la plej grandaj, famaj kaj gravaj muzeoj en la mondo, la “Metropolitan”, en Novjorko, anoncis epokfaran decidon. Per oficiala komuniko, ĝi decidis liberigi ĉirkaῠ 375000 verkojn el sia cifereca katalogo kiel bildojn por publika aliro. Pro tiu nova sinteno flanke de la institucio, la artaĵoj jam estas disponeblaj en interreto laῠ sistemo de “Creative Commons Zero”. Tio permesas, ke…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

La rusa pentristo Nikolao Roerich

La 27-an de septembro mi komencis “serion” de tri ERR-artikoloj pri homoj, kiuj havis komunajn trajtojn (spiritan serĉadon en Azio kaj aventurecajn vojaĝojn tra tiu kontinento): Alexandra David-Néel, Helena Petrovna Blavatski kaj la familio Roerich. En tiuj tekstoj mi emfazis tiajn vojaĝojn.

Pro tio mi diris je la fino de la artikolo…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Vroclavo – la eŭropa ĉefurbo de la kulturo 2016

En mia malgranda lando (komparante Pollandon al Brazilo ekzemple) eĉ la distanco de 500 kilometroj estas jam sufiĉe granda por atingi. Ĝuste tian vojon mi devis venki forveturante Vroclavon, la ĉijaran t.n. eŭropan ĉefurbon de la kulturo. Mia celo estis ne nur pli bone ĉirkaŭrigardi la urbon mem, sed ĉefe viziti kelkajn muzeojn tie, kio estis la deziro de mia arte kapabla edzino.

Do ni ambaŭ, per la aŭtomobilo stirata de mi mem, tuj post la fino de mia vendreda labortago ekveturis el mia Gdynia. Malgraŭ ke mi elektis…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)