Arquivo da tag: Muziko

Libereco en malliberejo

Libereco estas temo, kiu en malliberejo alprenas apartan signifon. Estas ŝajne kompreneble, ke malliberulo en plimulto da kazoj sopiras por fariĝi libera homo kiel eble plej rapide. Ne ĉiuj kondaminitoj fariĝis ja deliktuloj propravole. Leĝoj en unuopaj landoj estas konstruitaj diversmaniere, kio kaŭzas, ke fari delikton estas sufuĉe facile. Ne ĉiu tia fiago estas tamen malkovrita, do unuj malfeliĉuloj rapide falas en la manojn de polico dum la aliaj bonŝanculoj restas liberaj kaj senprobleme…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

La sekreto de Stradivarius

Sciencistoj foje alfrontas defiojn similajn al tiuj, pri kiuj okupiĝis Sherlock Holmes. Ili penas eltrovi malsanojn, kiuj mortigis egiptajn reĝojn antaŭ miloj da jaroj; ili penas eltrovi, ĉu la artan stilon de Monet kaj El Greco kaŭzis okulmalsanoj; ili penas eltrovi, ĉu Napoleono havis stomakajn problemojn, kaj tial li konstante pozis kun la mano sur la ventro.

Nuntempe, ĉinaj sciencistoj deĉifras unu el la plej malnovaj enigmoj en la mondo de arto:…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Relanĉitaj du juveloj el la esperantista rokmuziko

La du unuaj diskoj de la sveda rokgrupo Persone estis relanĉitaj. Temas pri la albumoj En la spegulo kaj Povus esti simple, publikigitaj fine de la 1980-a jardeko.
Respondecas pri tiu duobla reeldono la franca diskeldonejo Vinilkosmo. Ambaŭ verkoj aĉeteblas ceferece, ĉe la retejo www.vinilkosmo-mp3.com

Muziko ne havas malbonajn kromefikojn

Granda longtempa studaĵo videbligas ĉe gelernantoj kiel muziko efikas al cerboregionoj. Infanoj kun disvolvaj problemoj montris post malmultaj jaroj pli bone sinkronizitajn cerboduonojn.

La sanigan efikon de muziko al la cerbo multaj homoj esperas pro la laŭdira Mozart-efiko kaj tial ili sonigas jam al antaŭnaskiĝaj beboj klasikan muzikon por maturigi la cerbon. Granda agado en Germanio helpas de jaroj al gelernantoj – ankaŭ al sociaj tavoloj kun malalta kleriĝo – sub la devizo “Muzikinstrumenton al ĉiu infano” akiri ĉiujn avantaĝojn, kiujn povas alporti muzikemo por la disvolvo de la infano.

Kiuj avantaĝoj tio estas konkrete?…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

“Teremino”, ekzotika muzikilo

Ĉar muziko, en siaj diversaj aspektoj, estas relative ofta temo de artikoloj en la Esperanta Retradio, mia brazila amikino Dirce Sales skribis al mi por proponi “tereminon” kiel temon. Kaj ŝi sendis filmeton. Spektinte ĝin mi ekkonsentis, ke ŝi pravas. Ĝi estas ja muzikilo, kies kurioza historio, aspekto, funkcisistemo kaj sonrezulto meritas diskonigadon. Mi supozas, ke kelkaj el niaj aŭskultantoj ne konas ĝin.

“Teremino” (mi devas uzi neologismon) estis tamen…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)