“Teremino”, ekzotika muzikilo

Ĉar muziko, en siaj diversaj aspektoj, estas relative ofta temo de artikoloj en la Esperanta Retradio, mia brazila amikino Dirce Sales skribis al mi por proponi “tereminon” kiel temon. Kaj ŝi sendis filmeton. Spektinte ĝin mi ekkonsentis, ke ŝi pravas. Ĝi estas ja muzikilo, kies kurioza historio, aspekto, funkcisistemo kaj sonrezulto meritas diskonigadon. Mi supozas, ke kelkaj el niaj aŭskultantoj ne konas ĝin.

“Teremino” (mi devas uzi neologismon) estis tamen…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

La sambo datrevenas

Kiu estas la plej aŭtentika kulturmanifestiĝo de Brazilo? La plej profunda, forta, internacie konata?

Mistrafis tiu, kiu respondis, ke tio estas futbalo: ĝi ne estas tipe brazila, sed importita (el Anglujo) sporto.

La ĝusta respondo estas: la sambo. Ĉi tiu muzikoritmo vere apartenas al la brazila animo – se tio entute ekzistas. Ne ekzistas unu brazilano, kiu ne havas en sia menso amatan sambon.

Ĝin kreis …

(Legu li ĉe Esperanta Retradio)

Mondmuziko

Kiu interesiĝas pri fremdaj lingvoj, ŝatas fremdajn kulturojn kaj ĝuas fremdajn sonojn, tiu certe ankaŭ ŝatas fremdan muzikon aŭ muzikon kiu enhavas fremdajn elementojn. Tiu intereso pri fremda aŭ alilanda muziko povas jam komenciĝi ĉe la muziko de la najbaraj landoj. La aŭstra-hungara regno estis vere multetna ŝtato kaj tial la kultura diverseco estis tre granda. Oni aŭdis en la orienta parto la judan Klezmer-muzikon, la tipan hungaran muzikon kiel Csárdás aŭ blovmuzikon el Bohemio. Lertaj komponistoj kiel Johann Strauß…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Pola Retradio: elsendo 2016-03-25

Pola Retradio: elsendo 2016-03-25

– La tradicioj de la Sankta Semajno, de la Sankta Vendredo en Pollando estas vivaj. Nia felietono pri koninda Pollando rakontas laŭ iom historia kronologio pri la kreiĝo de kelkaj t.n. kalvarioj, en kiuj oni aparte meditas pri la Pasiono;
– Komence ni prezentas mallongajn aktualaĵojn ligitajn kun la mardaj islamistaj atencoj en Bruselo kaj la plano envivigi inter la uniaj landoj i.a. pasaĝerlistojn;
– La ĉi-semajna kulturkroniko informas pri la karesmaj tradicioj en muziko, kiu aranĝo inaŭguris la artan sezonon en Szczecin (la nord-okcidenta Pollando); pri la Pasiono en la survitra pentroarto de Janina Walczak-Budzicz rigardebla en Varsovio;
– La E-movada segmento alportas informojn pri literaturaj konkursoj, tiu de UEA kaj de bulgara Razgrad; pri maja evento en la pola Vroclavo (la sudokcidenta Pollando);
La elsendon muzike akompanas polaj popolaj karesmaj kantoj, fratulino Ismena Żak kaj Paŭlo Moĵajev, en kies plenumo ni aŭdas kanton el la rokopero „Jesuo Kristo Superstelulo”: La kapojn regas paradiz’ el lia KD „Pluke-traduke”.
– La komencaj aktualaĵoj, la kulturktronikaj informoj kaj la felietono estas parelele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubrikoj „Novaĵoj”, „Kulturkroniko” kaj „Felietonoj”.

PMA -Muziko: “Mi – amas vin” (Afonso Camboim)

Vidu bestojn
Birdon kiu forflugas
Tra landlimojn
Ĉar ĝi povas pepi
Ie ajn
 ……….
 Jen
En suda Atlantiko
Maljuna fiŝo
Rakontas fabelojn
Al pluraj fiŝidoj / Aliakvanaj
 ……….
Nur ni
Estas mutaj, surdaj
Antaŭ samspeculoj
Alilandaj
 ……….
Nur ni
La raciuloj
Kiuj skribas
Kiuj havas ko…
-munikilojn
 ……….
Neniu pli ol ni
Kiuj povas
Kiam volas
Kiuj diras “Mi”
“amas vin”.