Jubileo de grava verko

Ĉi tiu jaro 2017 estas aparte grava por la moderna literaturo. Dum ĉi tiu jaro oni celebras la 50-jaran jubileon de unu el la plej elstaraj verkoj en la 20-a jarcento: “Cent Jaroj da Soleco”. Mi jam skribis-parolis pri tio en la Esperanta Retradio, je la unua de marto, sed mi petas permeson reveni al ĝi por pritrakti alian aspekton de tiu grava verko. Ĝia aῠtoro, la kolombiano Gabriel Garcia Marquez, ricevis la Nobel-premion en 1982. Ĉi tiun libron oni…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Kiel esti (aŭ ne esti) verkisto

Respondoj al legantoj fare de fama poetino

Antaŭ kvar jaroj forpasis, en sia domo en Krakovo post longa malsano, la fama pola poetino-verkistino, Wisława Szymborska [visŭava ŝimborska], Nobel-premiita pri literaturo en la jaro 1996.

Szymborska redaktis dum tri dekoj da jaroj (1953-1981) la rubrikon “Literatura poŝto” en la semajna revuo “La literatura vivo”  (pole “Życie Literackie” [ĵitje literackie]) aperinta en Krakovo, la urbo de ŝia rezidejo. Ĝuste rilate tiun revuon, nur eta kuriozaĵo: …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)