Ekde milionoj da jaroj influis la naturaj lumcikloj la vivon de preskaŭ ĉiuj vivaj estaĵoj sur nia planedo. Antaŭ du jarcentoj ankaŭ homoj devis konformiĝi al la mallumo de la nokto, sed ekde la evoluo de artefarita lumo la tuta vivo ŝanĝiĝis, ne nur por homoj sed ankaŭ por multaj bestoj, birdoj kaj herboj.

Satelitaj bildoj montras ke aparte en Usono kaj Eŭropo ĉiu urbo brilas pro la lumoj de strataj lanternoj, grandaj konstruaĵoj, afiŝtabuloj, benzinstacioj ktp. La centro estas kutime la plej hela parto de la urbo kaj tie la lumo estas minimume milfoje pli forta ol la natura nokto. Oni taksas ke du trionoj de la loĝantaro neniam spertas veran malhelecon kaj neniam vidas la multnombrajn stelojn de la nokta ĉielo. Pli kaj pli da vidindaĵoj kaj fasadoj estas lumigitaj ĉiun nokton. En Vieno ekzemple tia lumigado disradias  tiom da energio kiel la lumoj de…

Legu kaj aŭskultu pli ĉe ESPERANTA RETRADIO.