La kvin mensaj statoj de Ajkidoo

Post kiam mi estis ĉeestinta prelegon pri Ajkidoo, mi serĉis en Vikipedio, kaj fakte trovis longan artikolon pri tiu luktarto en la E-Vikipedio. Eble ĝi estas tiom longa pro tio, ke Ajkidoo rilatas al Oomoto, kaj Oomoto forte apogas Esperanton (kp. mian artikolon de la 31-a de aŭgusto 2015).

Ĉar la vikipedia artikolo en Esperanto estas tre detala, ne necesas doni pliajn informojn pri Ajkidoo ĉi tie. Nur por ke vi eksciu pri kio temas, mi citas la komencon:…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Kvar kompare novaj religioj kaj Esperanto (2)

Al la Universala Esperanto-Asocio (UEA) estas ligitaj – kiel kunlaborantoj – la jenaj religiaj asocioj:

Bahaa Esperanto-Ligo, Esperantista Asocio de Ŭonbulismo, Esperanto-Populariga Asocio (Oomoto), Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, Kristana Esperantista Ligo Internacia, Kvakera Esperanto-Societo, Spiritisma Eldona Asocio “F.V.Lorenz”.

La Katolika Unuiĝo, la Kristana Ligo kaj la Kvakera Societo reprezentas malnovajn religiojn: respektive la katolikan, la protestantan (ĝi “konsistas el anoj de la plej diversaj apartiĝoj de la protestanta eklezio, ekz. de Luteranoj, Kalvinanoj, Metodistoj kaj Baptistoj”…

Legu pli kaj aŭskultu ĉe ESPERANTA RETRADIO

Kvar kompare novaj religion kaj Esperanto

Kelkaj el tiuj brazilanoj, kiuj scias ion pri Esperanto, pensas, ke la internacia lingvo estas ligita al Spiritismo. Ĉu strange? Ne. Spiritismo (specife tiu fondita de la franco Allan Kardec) estas sufiĉe grava en Brazilo (pli ol en aliaj landoj), kaj la Spiritisma Federacio forte apogas Esperanton: ĝi ofertas kursojn kaj eldonas multajn spiritismajn librojn en Esperanto.

Tion mi scias ekde multaj jaroj. Sed  nur iom post mia esperantiĝo fine de 2013 mi eksciis, ke tri aliaj relative novaj religioj (aŭ religiaj movadoj) apogas nian lingvon: Bahaismo, Oomoto kaj Ŭonbulismo.

Ĉar mi opinias sciinde, kiu kaj kiuj organizaĵoj apogas Esperanton, mi prezentas nun etajn…

Legu pli kaj aŭskultu ĉe ESPERANTA RETRADIO

Spirita Majstrino de Oomoto el Japanio vizitas la Templon de Bona Volo

Braziljo, Brazilo — S-ino Kurenai Deguĉi, spirita majstrino de Oomoto, el Japanio, vizitis kune kun sia sekvantaro la Templon de Bona Volo (TBV) , la Templon de la Dia Ekumenismo. Enaildo Viana, ministro de la Templo de Paco, prezentis la lokon al la vizitantoj, akompane de la multjara amiko de Legio de Bona Volo (LBV) kaj prezidanto de Oomoto Internacia, s-ro Shigeki Maeda.

Mirigita pro tio, ke ŝi revenis al la loko, de post kvar jaroj, s-ino Kurenai pilgrimis tra ĉiuj medioj. Ĉe la Sankta Fonto, ŝi kaptis la okazon por mediti kaj ankaŭ substrekis ke ŝi estas “tre kontenta kaj tre feliĉa reveni al TBV”.

Omaĝe al ŝi, la Soldadetoj de Dio, de LBV — kiel ameme estas nomataj la infanoj de la Institucio —, donacis al s-ino Deguĉi orkideon kaj faldfolion pri TBV, en la japana, kaj ankaŭ ekzempleron de la revuo Bona Volo Ekumenismo, memorigan eldonon lanĉitan dum la 25a Jubileo de la fonddatreveno de la Templo de Bona Volo, okazinta la 8an de novembro 2014.

Dum intervjuo al Superreto Bona Volo de Komunikado (Radio, TV, interreto kaj publikigaĵoĵ), s-ino Kurenai sendis sian mesaĝon al la direktoro-prezidanto de LBV kaj fondinto de la Templo de la Dia Ekumenismo: “Mi volus sendi brakumon alPaiva Netto kaj elkore danki lin”. La spirita majstrino de Oomoto el Japanio lasis memoraĵon por la gvidanto de LBV kaj substrekis ke ŝi revenos tre feliĉa al sia lando.

Vizitu ankaŭ vi la Templon de Bona Volo, unu el la Sep Mirindaĵoj de Brazilja, situanta ĉe SGAS 915, parceloj 75/76 — Brazilja, ĉefurbo de Brazilo. Por pliaj informoj, telefonu: (+5561) 3114-1070 aŭ skribu al esperanto@bonavolo.com.

Fonte: Templo da Boa Vontade