Arquivo da tag: paco

Jogo: nemateria riĉaĵo de la homaro

En la jaro 2014, la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj deklaris, ke la 21-a de junio estas “Internacia Tago de Jogo”. En la monato decembro 2016, Unesko (la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo) deklaris, ke Jogo estas Nemateria Riĉaĵo de la Homaro. Tiun decidon faris la Interregistara Komisiono en jara kunsido, okazinta en Adis-Abebo, Etiopujo.

Unesko pravigis sian decidon, konsiderante, ke…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Interreligiaj Konferencoj

En mia artikolo de la 16-a de septembro de 2016, titolita “Sintenoj postulitaj de religioj”, mi diris komence:

En la pasinteco okazis multegaj perfortaĵoj kaŭze de religioj. Bedaŭrinde ankoraŭ nuntempe ili okazas, kaj ekzistas maltoleremo. Ofte estas fanatikuloj kiuj faras perfortaĵojn, kaj la maltoleremo ekzistas, ĉar multaj homoj pensas, ke ilia religio estas la sola vera. Fakte la dogmoj kaj ritoj de la religioj malsamas, sed neniu religio ordonas perfortaĵojn.

Poste mi montris la…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Radio Vatikana: elsendo 2016-04-03

Papo

Radio Vatikana: elsendo 2016-04-03

  • Komentario: Johano 20:19-31 (la proklamo de Tomaso)
  • En la Dimanĉo de la Dia Mizerikordo: La evangelio estas la libro de la mizerikordo de Dio; al ĉiuj kiuj plej soifas je paco, precipe en Ukrainio; pri la monda tago kontraŭ minoj; tri tviteraj mesaĝoj
  • UN: agadjardeko por la nutrado.