Radio Vatikana: elsendo 2016-03-31

Papo

Radio Vatikana: elsendo 2016-03-31

  • Informoj pri papo Francisko: aŭdienco kun la itala knabeto Ignazio Fucci; estas prezentita la postsinoda Apostola Instigo titolita La Ĝojo de la Amo; preĝoviglado de tiuj, kiuj aliĝis al la spiritualeco de la Dia Mizerikordo; nova tvitera mesaĝo
  • Ruslando: granda pinta renkonto en Mosko de la kristanaj estroj pri la nunaj persekutoj suferataj de kristanoj
  • Ugando: alvoko por la liberigo de la ĉefa politika opoziciulo Kizza Besigye;
  • Libio: ĉefministro al-Sarraj enoficiĝis en etoso de milito
  • Mozambiko: la politika situacio travivas malfacilan fazon
  • Sirio: alvenis rusaj senminigistoj por Palmyra, damaĝoj malpli ol estis supozite
  • Pakistano: la registaro sukcesis pacigi islamistojn en la ĉefurbo kiuj postulis la pendumadon de Asia Bibi
  • Movada Informo: restadkostoj ĉe la 69a kongreso de IKUE (Nitra, Slovakio).

Radio Vatikana: elsendo 2016-03-30

Radio Vatikana: elsendo 2016-03-30

  • La pardono de Dio estas ĉiam pli granda ol ĉio ajn kiun ni povus riproĉi al ni (kp. psalmo 51 (50)); tviteraj mesaĝoj
  • Pakistano: la papo faris fortegan alvokon por la defendo de la kristana minoritato – kristanoj kaj islamanoj ariĝis por preĝoviglado – daŭra postulo por la mortkondamno de Asia Bibi
  • UN: sen la kontribuoj de la virinoj, ne estos eble atingi la celojn fiksitajn de la aferlisto por la eltenebla evoluo
  • Centrafrika Respubliko: la nova prezidanto enoficiĝis en nova etoso de paco
  • Mjanmaro: la nova prezidanto kaj novaj ministroj komencis sian mandaton
  • Jemeno: oni daŭre esperas retrovi forkaptitan salezanan pastron – novaj bataloj en la interna milito
  • Japanio: la unuan fojon post la Dua Mondmilito, la japan armeo povos interveni eksterlande
  • Movada informo: la organizantoj de la 69a kongreso de IKUE en julio anoncis malaltiĝon de la restadkosto.

Radio Vatikana: elsendo 2016-03-17

La Papo kun la prezidanto de Portugalio

Radio Vatikana: elsendo 2016-03-17

Informoj pri Papo Francisko kaj Internacia Informo

La kristana espero estas humila kaj forta virto kiu subtenas nin en la malfacilaĵoj de la vivo

Parolado al Howard World Model United Nations: la forton de komunumo oni vidas el ĝia kompato por la pli malfortaj

Aŭdienco kun Marcelo Rebelo de Sousa, la prezidanto de Portugalio

Palmodimanĉo venas

Tvitera mesaĝo

UN: Inter la pli funebraj rezultoj de mondo pli kaj pli interkonektita estas la disvastiĝo de la internacia neleĝa komercado de toksikaj drogoj

Jerusalemo: estas inaŭgurita la unua sekcio de la muzeo dediĉita al la kristana ĉeesto en la Sankta Lando;

Eŭropa Konsilio: pinta renkonto por la aprobo de la agadplano kun Turkio pri la migrado

Sirio: responde al la proklamo de memstara federacio fare de siriaj kurdoj, la registaro avertas ĉiujn kiuj minacas la teritorian integrecon de la lando – daŭras la intertraktoj en Ĝenevo

Pakistano: mankas progreso en la esploroj pri la atencoj kontraŭ du kristanaj preĝejoj antaŭ unu jaro

Tajlando: la plej granda proceso kontraŭ la komercado de homaj estuloj

Danlando, la plej feliĉa lando en la mondo.