Kio malfaciligas la komprenon de parolata Esperanto

Kiam mi estis partoprenonta en la Universala Kongreso de Seulo, en kiu ĉeestos plejmulte azianoj, mi pensis, ke verŝajne mi havos ian malfacilecon kompreni Esperanton pro tio, ke en antaŭaj UK-oj mi estis aŭdinta kelkfoje azianon, kiun mi malbone komprenis. Dum la Seula UK, aŭdante lin denove, mi perceptis, ke la kaŭzo de la malfacila kompreno estis, ke…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Aŭdigu vian voĉon!

Estas certe bele povi legi tekstojn en lingvo kiun oni nove akiris per lernado. La leganto kvazaŭ konkeras tiun novan lingvon paŝon post paŝo kaj malkovras kiel ĝi funkcias. Leganto eltrovas kio en la nova lingvo estas vere io nova kaj kio jam estas konata el la propra lingvo. Tio povas esti gramatikaj reguloj aŭ similecoj aŭ malsimilecoj de la vortoj.

La legado helpas malkovri…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Laŭbezonaj parolmanieroj

Homoj kapablas adapti sian lingvan esprimmanieron al la konkreta bezono en certa situacio. Ni prenu la ekzemplon de 40-jara viro: Li havas edzinon kaj du infanojn, li laboras kiel inĝeniero en maŝinfabriko, li loĝas en mezgranda urbo kaj li regule veturas al la ĉefurbo de sia lando por plikleriĝi profesie. Kiam li parolas kun sia edzino li parolas laŭ la loka maniero, al la infanoj li laŭtlegas el porinfanaj libroj, kun la gekolegoj en la firmao li…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Omaĝe al la lasta kongreso ĉe Lillo

 

1905-uk-eliro-el-la-kongresejo-1000px

La granda marko de la esperantismo tra la mondo okazis ĝuste dum la sentoplena parolado de L.L. Zamenhof en 1905 ĉe Bulonja kongreso.  Esperanto tiam fariĝis homa kaj viva lingvo surbaze de la komuna korsento de la esperantistaro.

La parolado estis kortuŝe relegita de Brian Moon dum la ceremonia evento ĉe bulonja teatro, kadre de la 100a Lilla UK. Relegi ĝin estas reakiri la fortojn por antaŭenpuŝi nian movadon favore al Esperanto.

Parolado en la 1ª Universala Kongreso

(Bulonjo-ĉe-Maro, la 5an de aŭgusto 1905)

Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj!

Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo, por frate premi al si reciproke la manojn pro la nomo de granda ideo, kiu ĉiujn nin ligas. Mi salutas vin ankaŭ, glora lando Francujo kaj bela urbo Bulonjo-sur-Maro, kiuj bonvole oferis gastamon al nia kongreso. Mi esprimas ankaŭ koran dankon al tiuj personoj kaj institucioj en Parizo, kiuj ĉe mia trapaso tra tiu ĉi glora urbo esprimis sub mia adreso sian favoron por la afero Esperanto, nome al s-ro la Ministro de la publika instruado, al la urbestraro de Parizo, al la franca Ligo de Instruado kaj al multaj diversaj sciencaj eminentuloj.

Sankta estas por ni la hodiaŭa tago. Modesta estas nia kunveno; la mondo ekstera ne multe scias pri ĝi, kaj la vortoj, kiuj estas parolataj en nia kunveno, ne flugos telegrafe al ĉiuj urboj kaj urbetoj de la mondo; ne kunvenis regnestroj nek ministroj, por ŝanĝi la politikan

Daŭrigu la legadon…

Continuar lendo Omaĝe al la lasta kongreso ĉe Lillo