Visconti, la ruĝa duko

Antaŭ kvardek jaroj, je la 17-a de marto 1976, Luchino Visconti kuŝis sur sia lito. Ĉe li ĉeestis lia fratino kaj du hundoj. Li petis aŭskulti la Duan Simfonion de Brahms. Li aŭskultis ĝin dufoje sinsekve. Poste li diris: “Nun, sufiĉas. Mi estas laca.” Kaj li turniĝis flanken kaj mortis. Li estis tiam 70-jara kaj lia maniero morti aldonis iom pli da elementoj al la mito: Visconti estis unu el la plej altaj genioj de kinarto.
Pluraj liaj filmoj fariĝis klasikaj, tio estas,…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Kuraĝa Sinjorino

Antaŭ kelkaj tagoj mortis en Brazilo S-ino Bárbara Heliodora. Certe ŝi ne estas tre konata homo en internacia nivelo, sed ŝia intelekta vivo instigas nin pripensi la gravecon de laboro por kulturo. Kaj tio koncernas nin, Esperantistojn.

Bárbara Heliodora naskiĝis en Rio, en 1923 kaj pasigis en ĉi tiu urbo la plej grandan parton de sia vivo. Ŝi komence diplomiĝis kiel instruistino. Ŝia patro estis historiisto (kaj siatempe fama futbalatleto!) kaj ŝia patrino estis poetino, aŭtoro de unu el la unuaj bonegaj tradukoj de la ŝekspira Hamleto al la portugala lingvo.

Dum jardekoj, tiu obstina kaj serioza intelektulo sin dediĉis al kritikado de teatro en Brazilo kaj…

Plia legado kaj aŭskultado ĉe ESPERANTA RETRADIO

Kio estigas bonan instruiston?

Ne ekzistas preta recepto por bona lerneja instruado. Kio bone funkcias en unu lando aŭ regiono ofte ne bone funkcias en alia. Eĉ tio, kio bone funkcias rilate unu lernanton ofte ne bone funkcias rilate alian. Pro tio, brita fondaĵo Sutton Trust, kiu sin dediĉas al esploroj pri malegaleco en edukado, kunigis datumojn pri efikaj instrupraktikoj dum dek jaroj, por trovi tiujn, kiuj ripete montriĝas pozitivaj. La studaĵo estis farita kunlabore kun la Universitato de Durham, en Anglujo.

Kvar precipajn elementojn oni distingis, kiuj karakterizis la praktikadon de bonsukcesaj instruistoj:

1.    Solida specifa kono pri la instruata lernobjekto.
Ĉi tiu ŝajnas evidenta, sed ni memoru, ke (precipe en subevoluintaj landoj) nefakuloj ricevas la taskon instrui pri objektoj, kiujn ili ne plene regas. Estas tamen esence grave, ke instruisto bone konu tion,…

Legu pli kaj aŭskultu la tekston de Paŭlo Sergio Viana ĉe…

ESPERANTA RETRADIO

Neperfektaj Rimoj

NEPERFEKTAJ RIMOJ

El la blogo de Paŭlo Sergio Viana

La pacienca leganto bonvolu voĉlegi ĉi tiujn versojn:

´Ne mi aŭtoras pri mia poemo

sed ĝi sin verkas kaj sin pensas mem,

kiel polp´ malrapide sin etendas

sur la profunda oceaninterno,

abismo, de marfloroj la loĝejo.

Kaj mem per memorplumo ĝi sin verkas,

per plumo ama kaj per plum´ turmenta,

per ĉio, kion donas memorsento:

vizaĝo, kaj pejzaĝo, kaj intensa

pulsado de la lumo en  mateno.´

Ili estas la du unuaj strofoj de ´La Poemo´ , kiu malfermas la volumon ´Tiu muziko´ , de Ivan Junqueira, eldonejo Rocco, 2014. Granda poeto, kiu meritas longajn konsiderojn, multe super tio, kion mi pretendas. Miaflanke, mi koncentriĝas je liaj rimoj. Je liaj majestaj neperfektaj rimoj. Se la leganto konsentis voĉlegi, tiam li jam perceptis tion, kion mi diros.  Continuar lendo Neperfektaj Rimoj

Internacia Jaro de Lumo

En la jaro 2013, la asembleo de Unuiĝintaj Nacioj deklaris, ke la jaro 2015 estos la Internacia Jaro de Lumo kaj de Teknologioj bazitaj je Lumo. Tio estas tutmonda iniciato, kiu celas elstarigi la gravecon de lumo kaj optikaj teknologioj en la ĉiutaga vivo de homoj, kio estas grava por la estonteco kaj progreso de socioj, ĉie. Ĝi havas precipe edukan celon en tempo, kiam energio estas konsiderata strategia kampo por agrokulturo, komunikado kaj sano. Lumo do konsistigas veran sciencan fakon pro sia vasta influo en kulturo, ekonomio kaj politiko. Kune kun UNESKO, diversaj aliaj registaraj kaj neregistaraj organizoj apogas tiun proklamon.

Fotoniko estas unu el la modernaj subsciencoj en tiu kampo. Ĝi okupiĝas pri generado, kontrolado kaj…

Legu pli kaj aŭskultu … ESPERANTA RETRADIO