Perseo (3/3) – greka mito

Ĉe klifo staris katenita Andromedo kaj ĉe la fino de sablobenko ŝiaj reĝaj gepatroj. La reĝo kaj la reĝino ne povis disiĝi de sia amata filino.

Subite la maro ekŝaŭmis kaj komencis boli. Grandega monstro leviĝis de la mara grundo, disigis la ondojn kaj montris al Perseo sian skvaman glitigan korpon. Andromedo ekkriis, kaj ŝiaj desperaj gepatroj komencis laŭte lamenti. La monstro ŝovis ŝaŭman ondon antaŭ si antaŭen kaj naĝis al…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Perseo (2/3) – greka mito

En soleca roka regiono staris malpura kabano. Tie loĝis tri maljunulinoj, fratinoj de la gorgonoj. Jam de malproksime Perseo aŭdis ilin kvereli. Ili havis kune nur unu denton kaj unu okulon. Neniam ili povis interkonsentiĝi, kiu el ili ĝuste rajtas preni la okulon kaj la denton. Apenaŭ iu de la maljunulinoj prenis la okulon kaj rigardis ĉirkaŭ si, jam dua volis preni ĝin kaj ankaŭ volis rigardi. Sed tuj, kiam ŝi prenis la okulon, jam la tria forprenis ĝin de ŝi. Kaj pri la dento ili kverelis simile.

„Kiu iras tie?“ vokis la maljunulinoj. Ili aŭdis la paŝojn de Perseo, sed…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Perseo – greka mito (1/3)

Al la reĝo Akrisio profetis iam orakolo, ke la propra nepo mortigos lin. La reĝo timis pri sia vivo kaj pensis pri tio kiel malhelpi tion. Li kunvokigis ĉiujn siajn laborsklavojn kaj ordonis al ili, ke ili fosu sub la reĝa burgo kelon kaj poste fermu ĝin per fera pordego. En la volbaĵon li kondukis sian filinon Danao kaj fermis la pordegon zorgeme. Li sendis nutraĵojn en ŝian prizonon, sed ne ellasis ŝin, por ke la terura profetaĵo neniam plenumiĝu.

La lamentoj kaj ĝemoj de la enprizonigita reĝa filino penetris ĝis la oreloj de la dia patro. Zeŭso…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)