Ni iru al la plaĝo

„Ni iru al la plaĝo” mi kiel infano devis peti (longe kun ripetemo) mian patron, kiam alvenadis laŭvicaj sunaj dimanĉoj dum somero. Fakte por ni infanoj, kiuj pasigis sian infanaĝon sur najbaraj kortetoj, pli facile estis bani sin en lada kuvo kun varma akvo ol veturi al la maro, kiu troviĝis apenaŭ kvin kilometrojn de nia dometo. Sed mia patro nur dum la liberaj de la laboro dimanĉoj povis preni min kaj miajn tri fratojn al la maro. Alia okazo por ĝui la akvon estis proksime fluanta rivereto, en kiu ni klopodis plialtigi la nivelon de la akvo konstruante akvobaraĵojn. Tiam eblis eĉ uzi mem konstruitajn flosojn dum niaj ludadoj. Laŭvica specialaĵo por ĉiu infano estis tiam vadado en flakoj, kiuj abundis post varmaj pluvoj, ĉar la flakoj facile ekestadis en nia ĉirkaŭaĵo sur sablaj (tiam plej ofte) vojoj. Tia estis…

Legu pli kaj aŭskultu ĉe ESPERANTA RETRADIO

Zorgu pri via haŭto

Varmege brilas la suno, homoj libertempas, kaj sunbaniĝo sur belaj plaĝoj kaj naĝbasenoj estas ofta elekto de turistoj. Kaj eĉ el la norda parto de la mondo alvenas tiuj, kiuj povas forkuri el neĝo kaj malvarmo kaj ĝui nian bluan ĉielon. Meze de tiom da feliĉo, tamen, unu parto de nia korpo endanĝeriĝas: la haŭto.

Kvankam medicino tute ne eltrovis la fonton de eterna juneco, tamen koncerne maljuniĝon de la haŭto ĝi rekomendas, ke oni zorgu pri ĝi ekde  infana aĝo. Ĝenerala maljuniĝo estas iaspeca genetika determino, laŭ vivocikloj. Ĉi tio ne estas ŝanĝebla. Sed eksterajn faktorojn, ekde frua aĝo, oni povas mildigi, prenante sanajn vivkutimojn. Kaj…

Legu pli kaj aŭskultu ĉe ESPERANTA RETRADIO

Brazilaj Plaĝoj

Brazilo estas la kvina plej granda lando en la mondo (post Rusio, Kanado, Ĉinio kaj Usono) – kun oficiale 8.514.876 kvadratkilometroj. De nordo al sudo ĝi longas rektlinie ĉirkau 4.400 km. Sed la marbordo estas pli longa: ĉirkau 7.400 km. Kune kun terlangoj, kaboj, promontoroj kaj duoninsuloj la longo de la marbordo estas ĉ. 9.200 km. 9.200 km rekte ĉe la maro ! Tio evidente ne signifas, ke Brazilo havas 9.200 km da plaĝoj – ĉar en pluraj lokoj estas rokoj (altaj aŭ malaltaj) aŭ manglaroj ĉe la maro, en aliaj lokoj oni ne povas sin bani kaŭze de koralrifoj je la komenco de la maro.

Laŭ PIV (2005), “plaĝo” estas “strando aranĝita por la akceptado de feriantoj”, kaj “strando” estas “bordo de maro,…

Legu pli kaj aŭskultu ĉe … Esperanta Retradio