Natura vaporado kiel energifonto

Trovi daŭripovajn vojojn por ĉerpi energion sen damaĝi la naturan medion estas grava tasko por protekti la vivon sur nia planedo. Tial ĉiuj esploroj kiuj povas konduki al tiu celo estas atentindaj, eĉ se ili estas ankoraŭ for de praktika apliko. Kaj en la kazo kiun mi hodiaŭ montras al vi mankas ankoraŭ multaj detaloj kiuj …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Nutri la planedon – Energio por la vivo

La mesaĝo de vertikala kampo en la israela pavilono

La tre grava internacia ekspozicio EXPO2015 en Milano, kiun oni malfermis je la komenco de majo, fokusiĝas sur la metodoj por provizado de sana nutrado al la monda loĝantaro kun alta konsidero pri la protektado de la natura medio.

La oficiala devizo de tiu ekspozicio estas “Nutri la planedon – Energio por la vivo”. Hodiaŭ en la mondo estas pli ol 800 milionoj da homoj, kiuj suferas pro manko de nutrado. Aliflanke en multaj landoj, oni senzorge forĵetas kiel rubaĵon nekredeblan kvanton da manĝaĵoj. Laŭ ĝisdatigita taksado, temas pri 1,3 miliardoj da tonoj: tio signifas, ke oni malŝpare forĵetas ĉirkaŭ trionon de la tutmonda produktado.

Legu pli kaj aŭskultu ĉe… Esperanta Retradio

Rekreskas planta kovraĵo sur la Tero

La mondskala vegetado de la jaro 2003 evidente alportis signifan alkreskon de biomaso – malgraŭ la fortranĉado de tropikaj pluvarbaroj. Respondecas por la kreskado rearbarigoj en Ĉinio kaj abundaj pluvoj en savanoj, raportas aŭstraliaj esploristoj en faka ĵurnalo.

Se mediesploristoj informas pri la stato de la planedo, tiam la mesaĝo nur malofte anoncas ion bonan. Sendepende ĉu ili raportas pri la klimata ŝanĝo, la diverseco de specioj aŭ pri la ekologia piedrepreso – la bilancoj kiuj estas ellaboritaj en la koncernaj studaĵoj estas plej ofte negativaj kaj…

Plia legado kaj aŭskultado ĉe ESPERANTA RETRADIO