Ampoezio kaj gramatika genro

Mi estas sporada, t.e. ne tro konstanta, aprezanto de poezio. Iele trapele mi trafas iun poeton aŭ nur poeziaĵon kaj entuziasmiĝas; sed ne tro longe, ĉar mia pragmatika komputileca naturo emas surterigi min sur pli solidan terenon. Ĝuste antaŭ kelkaj tagoj, en israela ĉiutaga ĵurnalo, mi hazarde malkovris la jenan poeziaĵon, kiun mi amatorece tradukis al Esperanto:…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Baudelaire en Esperanto

La esperantistaro scias, ke pluraj gravaj religiaj verkoj (Biblio, Korano, Bhagavad Gita ktp.) kaj multegaj verkoj de la mondliteraturo (de Dante Alighieri, Shakespeare, Cervantes, Camões, Goethe, Dostojevski ktp.) estis esperantigitaj. Vidu ekzemple la jenan retpaĝon: https://eo.wikipedia.org/wiki/Serio_Oriento-Okcidento.

Unu el tiuj gravaj aŭtoroj estas la franca poeto Charles Baudelaire. (Lia nomo estis esperantigita kiel “Karlo Bodlero”, sed al mi tio sonas malbele; en aliaj lingvoj lia nomo ne estas modifita; kial en Esperanto?).

En mia artikolo de la 18-a de oktobro…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

La lingvo serena de Baldur Ragnarsson

Tutkorajn bondezirojn al eminenta esperantisto!

La 25-an de aŭgusto okazas la 86-a naskiĝdato de nia islanda elstara poeto-verkisto Baldur Ragnarsson. Antaŭ dekseso da jaroj, kiel freŝbakita esperantisto (kvankam jam 56-jaraĝa), mi ekkonis lin per lia artikolo pri Julio Baghy en la rubriko “Nia kultura heredaĵo” de la revuo Juna Amiko, kiun li daŭre prizorgas.

La unua verko de Ragnarsson, kiun mi vere frandis, estis la historia romano…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Rakonto de Ĝibran Ĥalil Ĝibran

Rigardinte miajn esperantajn librojn kaj “malkovrinte” la verkon Rakontoj kaj Poemoj (kiun mi legis antaŭ kelkaj jaroj), mi serĉis informojn pri la aŭtoro Ĝibran Ĥalil Ĝibran en la Vikipedio kaj vidis en la germana versio la jenan aserton:

“Lia verkaro estas konsiderata kiel ligilo inter filozofioj orientaj, ekzemple sufismo, kaj okcidentaj, influitaj de kristanismo.”

Kaj en la franca versio mi legis i.a. la sekvan frazon:

“La mistiko de Ĝibran troviĝas je la kunfluejo de pluraj influoj: …

(Legupli ĉe Esperanta Retradio)

Tereza el Avilo

Dufoje mi skribis en la ERR pri la mistikulo kaj poeto Rumi. La dua artikolo aperis la pasintan mardon. Rumi estis sufiisto, do apartenis al la mistika branĉo de islamo.

Hodiaŭ mi parolos pri mistikulino kaj poetino, Tereza el Avilo. Kvankam la du estis do mistikuloj kaj poetoj, estas granda diferenco inter ili: Krom esti virino, ŝi estis kristana kaj malpli fama kiel poetino (oni konas nur 28 poemojn ŝiajn, kaj kelkaj specialistoj opinias ŝian poezion ne altkvalita). Tamen ŝia literatura verkaro ŝajne estas la dua plej legata en Hispanio. Ŝia plej fama verko estas “La Interna Kastelo”, aliaj gravaj estas “La Vojo al la Perfekteco” kaj ŝia membiografio.

Kial mi decidis paroli pri ŝi?…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)