Arquivo da tag: Pola Retradio

Elsendo de Pola Retradio

Rifuĝintoj el Libio

La 440-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org entenas la laŭvican fragmenton de la romano “Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. En la komenca informa parto ni referencas al la ideo de la kvota dislokado de enmigrantoj venantaj al la suda Eŭropo en la unuopaj uniaj landoj. Ni informas pri la espero de kelkdeko da siriaj kristanaj familioj esperantaj trovi rifuĝejon en Pollando. La temo el la pola gazetaro rilatas al la enspezoj de polaj enmigrantoj en aliaj uniaj landoj. Ĉu la Interreto elĉerpos baldaŭ siajn eblojn? Pri tio ni informas en la Scienca Bulteno. La informoj de la novaĵeldono kaj scienca bulteno estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj. En la elsendo pri Elspezoj kantas Eterne Rima. Temas pri kanto el la KD La Rap’

Informis: Barbara Pietrzak. 

Pola Retradio-Elsendo (439a)

Pollando-Filharmonio de Szczecin
Filharmonio de Szczecin

Nia felietono pri koninda polo estas dediĉita al Władysław Bartoszewski, la mortinta fine de aprilo pola historiisto, diplomato, verkisto, ĵurnalisto, socia aganto, politikisto, diplomato, kiu i.a. troviĝis en la Honora Komitato de la Bjalistoka UK en 2009. Komence de la 439a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni konfirmas, ke kiel la plej bela arkitektura konstruaĵo en Eŭropo en 2015 estis rekonita Filharmonio de Szczecin (la nordokcidenta Pollando), ni informas pri la virtuala Enciklopedio de la pola regiono Varmio kaj Mazurio en la nordorienta Pollando. Ni informas pri la sabata Nokto de Muzeoj. Dank’ al Rosa Lopez la E-temo enhavas raportan informon pri la Valencia kaj Hispana E-kongresoj okazinta komence de majo. Fine aŭdiĝas tradicia Leterkesto. La kultur­kronikaj informoj kaj  la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj. Per fragmento de la kanzono “Estu Feliĉaj” akompanas nin Jonny M. Temas pri kanzono el lia KD Regestilo, eldonita de Vinilkosmo.

Informis: Barbara Pietrzak

Elsendo de Pola Retradio

Vjetnamo

La antaŭmikrofona gasto, Osmo Buller, la Ĝenerala Direktoro de UEA rakontas pri sia vizito en Vjetnamo, kiu liiĝis kun la solenado de la 40a datreveno de la finiĝo de la vjetnama milito. En la komenco de la 438a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni informas pri la rezultoj de la lastdimanĉaj prezidentaj balotoj en Pollando, pri raporto koncernanta la situacion de polaj grizaĝuloj. La scienca temo estas dediĉita al sciencaj esploroj pri la efikado de vifio je la viva organismo. La informoj de la novaĵbulteno kaj de la scienca bulteno estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj. Ankaŭ la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto aŭdiĝas aparte en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”. Muzike akompanas nin hodiaŭ “Tutmonda muziko” per sia kanzono “Ne paŝu for’”

informis: Barbara Pietrzak

Elsendo el Pola Retradio

 

Arkadia

Nieborów kaj Arkadia estas la lokoj, al kiuj ni invitas per la nunsemajna falietono pri Vizitindaj Lokoj. Komence de la 437a E-elsendo el Varsovio ni referencas al la pasanta la 8an de majo 2015 70a datreveno de la finiĝo de la 2a mondmilito. En la kulturkroniko ni informas pri la ĵus disponigita muzeo de Żaboklicki-vilao en la varsovio ZOO-ĝardeno, en kiu saviĝis dummilite ĉirkaŭ 100 judoj. Krome ni informas pri la venontsemajna festivalo de Wojciech Kilar en Gorzów. Nia felietono pri vizitinda Pollando kondukas al Nieborów kaj Arkadia en la centra Pollando. Ne leterkesto, sed interparolo kun Michał Kozicki el Poznań-Universtato de Adam Mickiewicz finas la lastan ĉi-semajne E-elsendon. La kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj. En la elsendo ni citis post la informo pri la 70-a datreveno dela finiĝo de la 2-a mondmilito el la kanto de Katarzyna Gaertner kaj Ernest Bryll „Revenos knaboj el milito…..”. La informon pri la maja Muzikfestivalo de Wojciech Kilar w Gorzów akompanas muzika citaĵo el lia verko „Montarana Danco”.

Aŭskultu Pola Retradio ĉe www.pola-retradio.org

Ni atendas viajn reagojn i.a.  ĉe Facebook-profiloj  Amikaro de Pola Retradio en Esperanto, ĉe Pola Retradio en Esperanto aŭ Barbara Pietrzak.

Anticipan dankon !

Barbara Pietrzak

Elsendo de Pola Retradio

Kavaliroj ĉe Malborka Kastelo

Kun nia finna aŭskultanto Jorma Ahomäki ni interparolas pri kelkaj libroj de la eldonejo Kava-Pech, kiuj apartenas al liaj ŝatataj legaĵoj. Ni memorigas ĉe-okaze du slovakajn popolajn kantojn el la eldonita de Kava-Pech KD Kantoj de l’ Popolo – “Helruĝan pomon” kaj “Ho, acer’”. Komence de la 436 E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org en novaĵoj ni informas pri la sepultaj solenaĵoj de Władysław Bartoszewski, pri du nunjaraj jubileoj en la pola Tatry-montaro, pri subakva hotelo kreiĝonta en la nordo de Pollando kaj sukceso de poloj en la kavalira turniro en Malbork. Temo el la pola gazetaro estas dediĉita al esploroj pri la elmigrado de junaj poloj. En scienca bulteno ni informas pri interesa eksperimento pri tio, ke kromdormo povas pozitive influi la memoron. La informoj de novaĵbulteno kaj de la scienca bulteno estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj. Ankaŭ la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto aŭdiĝas aparte en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”.

Informis: Barbara Pietrzak