Arquivo da tag: Pola Retradio

Pola Radio: Vendreda Elsendo

En la 423-a, E E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni proponas felietonon el la ciklo pri konindaj poloj, 9-persona Ulm-familio, kiu per sia vivo pagis la klopodojn savi judojn kontraŭ certa germana ekstermo dum la 2-a mondmilito. La komenca kulturoniko alportas informojn pri Krakovo kaj Vroclavo en la Pariza Libroforio kaj pri nova centro de la japana sporto kaj kulturo en Lodzo. E-komunume ni referencas al la pasonta dimanĉe Monda Tago de Akvo kaj Esperantlingva mesaĝo tiuokaze de Ligo de Bona Volo: http://www.paivanetto.com/index.php/esp/artigo?cm=98816&cs=100&utm_source=Personal&utm_medium=email&utm_campaign=expansao. Ĉu nur du aŭ eble tri orienttimoranoj povos gasti dum la someraj E-eventoj en Eŭropo? Jen la sekva temo kaj fine informo pri la plej nova libro de HORI Jasuo el Japanio kun poemoj pri la lasta granda katastrofo en ĉi tiu lando. Fine aŭdiĝas Leterkesto. La kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj. Printempon ni bonvenigas en la akompano de samtema kanzono de Miŝo Zdravev.

Pola-Retradio: Hodiaŭa Elsendo

Clipboard01

En la 421-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni proponas kadre de la felietonoj el la ciklo “Vizitinda Pollando” viziton en la loko Uniejów en la centra Pollando. La komenca kulturoniko alportas informojn pri novaj restaŭraj laboroj en Krakovo kaj pri samurajaj kirasoj kreiĝantaj en Pollando. E-komunume ni referencas al la solenaĵo en la Universitato de Amsterdamo, dum kiu la estro de ĝia Katedro pri Interlingvistiko kaj Esperanto, profesoro Federico Gobbo prezentis sian trilingvan inaŭguran paroladon. Ĝi estis registrita kaj estas libere konsultebla ĉe http://webcolleges.uva.nl/Mediasite/Play/07e441552184440382b6734a1551f4091d. Ni informas ankaŭ pri la aliĝostato al la 100-a UK en Lillo, kiu superis jam du mil personojn. Fine aŭdiĝas la leterkesta programero. La kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.

Pola Retradio: Hodiaŭa Elsendo

La felietono en la 419-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org estas dediĉita al elstara pola fiziologo, malkovrinto i.a. de adrealinto Nikodem Napoleon Cybulski. En la komenca kulturoniko ni informas pri la nomumo de la nova konstruaĵo de la Filharmonio en Szczecin inter aliaj arkitektura objektoj por la  premio de Mies van der Rohe kaj pri interesa ekspozicio en la Muzeo en Włocławek, kiu al la vasta publiko prezentas siajn neceamikajn kolektaĵojn. Sekve ni prezentas interparolon kun Maciej Jaskot. Ĝia temo estis spronita de nia brazila aŭskultanto Leonardo rimarkinta, ke en flua esperantlingva konversacio enŝoviĝis vorto el la lingvo hispana. Maciek klarigas kaŭzojn de tiaj lingvaj misoj. Fine tradicie ni proponas Leterkeston, en kiu i.a. fregmente kantas La Perdita  Generacio „Pluku ne la florojn”. La kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.

informis: Barbara Pietrzak