Ŝanĝiĝis nur certe skalo

La vortoj, kiujn mi preskaŭ citos ĉi-sube estis eldiritaj lastatempe dum la nuntempa balotkampanjo en Usono. Ili estas eksterordinaraj kaj estas gravaj, ĉar koncernas nin ĉiujn. Ili koncernas la globalan politikon, malantaŭ kiu staras malgranda grupo, kiu per siaj financaj ebloj stiras preskaŭ ĉiun nuntempan sferon de nia vivo. Jen la vortoj…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Zamenhof-centro en Bjalistoko malfondota

de RedakcioLaste modifita: 2016-04-29 09:56
La Zamenhof-centro en Bjalistoko estos malfondita kiel sendependa kultura institucio por ŝpari monon. Ĉiuj laborantoj estos maldungitaj. En diskuto pri la temo loka politikisto komparis Zamenhof kun Hitlero.

La Zamenhof-centro en Bjalistoko estis malfermita okaze de la Universala Kongreso en la urbo en 2009, kaj komence funkciis kiel sekcio de la Bjalistoka kulturcentro. Ekde januaro 2011 ĝi iĝis memstara kultura institucio, laŭ propono de la partio Civitana Platformo (Platforma Obywatelska, PO).

Nun la urba konsilio konkludis, ke por ŝpari monon necesas ekde la venonta jarŝanĝo malfondi la Zamenhof-centron kiel sendependan institucion. Lige kun tio, la laborantoj estos maldungitaj, sed eventuale kelkaj el ili estos poste redungitaj kadre de la kunigita Bjalistoka Kulturcentro, en kies strukturon la Zamenhof-centro eniros.

La planon subtenas precipe politikistoj de la konservema partio Juro kaj Justeco (Prawo i Sprawiedliwość, PiS), al kiuj krom la monelspezo ŝajne malplaĉas ankaŭ pli ĝenerale la laboro de la Zamenhof-centro.

 En intervjuo kun la pola gazeto Gazeta Wyborcza, la grupestro de Civitana Platformo en la urba konsilio, Zbigniew Nikitorowicz, esprimis maltranvilon pri la plano.
(Legu pli ĉe Libera Folio)

La nuna ekonomika paradigmo kriziĝadas

Ĉu estas alternativo al kapitalismo?

Post pli ol 200 jaroj ekde kiam Adam Smith skizis la principojn de la libera merkato kaj 30 jarojn post la ora periodo de la novliberisma kapitalismo, ŝajnas, ke ĝi troviĝas nun en senespera situacio.

Viglaj publikaj diskutoj sekve de firmaj, foje tumultaj, protestoj montras, ke ne nur en la eŭropaj landoj sed eĉ en la ĉefa fortikaĵo de la libera ekonomio cirkuladas nekontentiĝo pri tiu ĉi sistemo, kiu ĝis antaŭ malmulte da tempo ĝuis tute nepridiskuteblan prestiĝan staton.

Oni fakte ne tiom povas malkonsenti pri la supereco de libera  merkatekonomio kompare kun…

Legu pli kaj aŭskultu ĉe …. Esperanta Retradio

Ĉu sendefendiĝo de Eŭropo?

La temo de la hodiaŭa sonartikolo estas laŭ mi grava, ĉar ĝi estas demando, ĉu la fenomeno pri grandskala miksiĝo de la nacioj sur la t.n. malnova kontinento favoras la pacan kunvivadon aŭ eble estas kelka minaco por ĝi?

En 1990 aperis demografia prognozo de UNO koncerne la malnovan EU, kies aŭtoroj pruvis, ke la socioj de ĝiaj tiamaj 15 membroj ĉiam pli rapide maljuniĝas kaj se Unio volas teni la socialajn privilegiojn sur la sama nivelo, dum la plej proksimaj 50 jaroj ĝi devas venigi 100 milionojn da laborantoj. De tiu momento al Eŭropo alvenas do reprezentantoj de diversaj nacioj, kaj tre signifagrade – de kelkaj variaĵoj de Islamo, kio eble pli gravas – de ĝiaj pli radikalaj frakcioj. Tio povas esti minaco por eŭropanoj, kaj eble ne nun sed estonte ili volos konverti la „malfidelulojn” al sia kredo.

Legu pli kaj aŭskultu ĉe …. Esperanta Retradio

Elsendoj de Radio Vatikana

 2015-06-21, dim
Komentario: Marko 4:35-41 … Papo Francisko en Torino: pri la mondo de la laboro kaj la ekonomio – preghado antau la Mortotuko – pri la firma amo de Dio – tagmangho kun senhejmuloj – pri sankta Johano Bosco (1815-1888) – vizito al la Instituto Cottolengo – renkonto kun geknaboj – unuafoja papa vizito al templo de valdanoj.

2015-06-18, jhau
La Encikliko Laudato Si: La integra ekologio farighu nova paradigmo de la justeco, char la naturo ne estas simpla kadrajho de la homa vivo

2015-06-17, mer
Pri la korshira sperto de la funebro: la kredo, kaj la forto de la
amo, malebligas ke la morto igu vanaj niajn amemojn; pri la nova encikliko: la ruinigho de chi tiu nia domo, kaj nia respondeco; alvoko antau la Monda Tago de la Rifughintoj … Sen la malricheco de la evangelio, oni ne povas kompreni la mesaghon de Jesuo; elkora alvoko favore al la persekutataj kristanoj en Proksima Oriento …
NATO-Rusio: Kreskas strechigho inter Moskvo kaj Okcidento; Ghenevo: Unicef denuncis la postsekvojn de la milito en Jemeno; Filipinoj: kreskas la pacoproceso inter la registaro kaj gerilanoj; Nikaragvo: dauras manifestacioj kontrau la Granda Kanalo.

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto http://eo.radiovaticana.va
Sondosiero: Lau peto kaj podkasto – Live Now – Search Podcast – Select: Esperanto – Search

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org


Posted By Blogger to Esperanto-Movado at 6/23/2015 04:59:00 PM