Arquivo da tag: politiko

Leĝo

 

Nuntempa Pollando, estas sufiĉe juna ŝtato, se temas pri demokratio. Antaŭ ol tiu ĉi politika sistemo ekestis, dum kelkdek jaroj regis en la lando socialismo. Socialismo estis la sistemo de la Orienta Eŭropo stirata tiutempe de la ŝtato Sovetunio. Poloj tamen ne povis elteni sufiĉe longe en socialismo, kies esprimo estis ĉefe la internacia amikeco inter socialismaj ŝtatoj. Iom post iom la homoj tie orientiĝis, ke en la landoj de la Okcidenta Eŭropo (sen troaj amikaj brakumoj de tieaj ŝtatgvidantoj) la homoj vivas pli libere ĉefe ekonomie sed ankaŭ pense. Kiam do okazis ekonomiaj problemoj, la poloj kelkajn fojojn protestis unue en 1970 kaj sekve en 1980. Fine en la 1989 jaro ĉe t.n. ronda tablo okazis interkompreniĝo inter la ĝisnunaj regantoj nomataj „komunistoj” kaj…

Daŭre legu kaj aŭskultu ĉe … Esperanta Retradio

Bona ideo, malbona komenco

Iuj homoj de tempo al tempo esprimas la opinion, ke Zamenhof estis naivulo, kiam li esprimis la kredon, ke la alpreno de Internacia Lingvo per si mem povus esti decida faktoro por paco kaj frateco en la mondo. Eble ili pravas. Sed malmultaj homoj neus la efikon de edukado por tiu celo. La tempo pasas kaj montriĝas klare, ke edukado estas decida faktoro por prospero de nacioj. Kaj ke urĝas akceli la edukadon en la mondo, precipe en subevoluintaj regionoj, por la bono de ĉiuj. Manko de edukado konvenas nur al nedemokratiaj reĝimoj, al ĉiaspecaj fundamentismaj kredoj, al submetado de popoloj, al fipolitikaj manovroj.

Jen do kun simpatio la gazetaro anoncis antaŭ kelkaj tagoj, ke…

Daŭre legu kaj aŭskultu ĉe … Esperanta Retradio

Sendependeco kadre de Eŭropa Unio

Pollando, en kiu mi naskiĝis kaj kie mi plu loĝas, ekde la 1-a de majo 2004 fariĝis membro de Eŭropa Unio. Tamen nur la 1-an de decembro 2009 por ĉiuj membroŝtatoj de EU iĝis deviga la Lisbona Traktato. Tiu ĉi akto ŝanĝas leĝan kaj internacian situacion de la ŝtatoj de Eŭropo. Ĝi ankaŭ esence ŝanĝas la formulon de la eŭropa kunlaboro. La ĝisnuna formulo pri kunlaboro estis formulo de konfederacio, t.e. ligo de ŝtatoj. Nun tamen Eŭropunio fariĝis federacio t.e. la federacia ŝtato. Tiu ĉi fakto bedaŭrinde signifas samtempe seriozan baton por la sendependeco de la plimulto de la ŝtatoj, kiuj ekde tiu momento konsistigas unuopajn partojn kadre de la nova civila kaj leĝa subjekto nomata…

Daŭre legu kaj aŭskultu ĉe … Esperanta Retradio

La povo de la plumo

Malala havis nur 11 jarojn kiam ŝi komencis skribi retan taglibron pri sia vivo en la Swat valo en Pakistano por la tutmonda sekcio de brita dissendilo. La titolo de la unua kontribuo estis “Mi timas”

Kvankam ŝi uzis kaŝnomon por sia blogo, multaj homoj divenis ke Malala estis la skribistino.

La patro, kiu estis lernejestro de malgranda privata lernejo por knaboj kaj knabinoj, kuraĝigis Malalan priskribi la malfeliĉan situacion de knabinoj kaj virinoj en la regiono, kiu tiutempe estis sub la regado de la Talibanoj. Ekstremistoj komencas minaci lin pro lia kondamnado de iu ajn…

Legu pli kaj ankaŭ aŭskultu ĉe…  ESPERANTA RETRADIO

Elsendo de Radio Vatikana

———- Forwarded message ———-
From: Mike Leon <esperantonz@gmail.com>
Date: 2015-04-06 19:40 GMT-03:00
Subject: Elsendoj de Radio Vatikana

Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org

2015-04-05, dim
Paskodimancho: Kun Jesuo Kristo kiu resurektis, la amo venkis la malamon, la vivo venkis la morton; danko por la donaco de floroj el Nederlando; du tviteraj mesaghoj.

2015-04-02, jhau
Sankta Jhaudo: pastroj lernu esti lacaj lau bona maniero … Papo Francisko che la roma malliberejo Rebibbia; celebroj de Sankta Vendredo; al la episkopoj kaj popolo de Kolombio: daurigi la agadon de justeco, frateco kaj solidareco por konstrui renovigitan socion; tvitera mesagho … Jerusalemo: Neniu vera religio povas pravigi la perforton; Romo: estas subskribita konvencio inter la Sankta Segho kaj la Itala Respubliko koncerne fiskajn temojn; Kenjo: kreskis la nombro de viktimoj de la mortiga atako kontrau studentoj; Israelo-Palestino: la muro ne plu trairos Cremisan; Sirio: la Islama Shtato alproksimighis al Damasko.

2015-04-01, mer
La Paska Tritago: lau la ekzemplo de la Pasiono kaj Resurekto de Jesuo, ni rememoru tiujn virojn kaj virinojn kiuj, per la atesto de sia vivo, respegulas radion de la perfekta amo de Kristo; pri la 10a datreveno de la morto de sankta Johano Paulo la dua … Je Sankta Jhaudo Papo Francisko vizitos la roman malliberejon Rebibbia kie li lavos la piedojn de malliberuloj; la liturgio de Sankta Vendredo kaj la paska maldormado; la Sankta Jaro de la Mezerikordo estos starigita post unu semajno; pluraj tviteraj mesaghoj pripaskaj … Nigherio: nova prezidanto post escepte malfacila balotado; Amnestio Internacia:
kreskis 33% la nombro de mortkondamnoj en 2014, sed estis malpli da ekzekutoj; Nederlando: Palestino farighis membro de la Internacia Punkortumo en Hago.

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto –
http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/index.asp
(sub Plej novaj programoj)


Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko