453ª Elsendo de Pola Retradio

Puławy – urbo en Pollando

Post 8 jaroj ni revizitas la polan urbon Puławy (en la orienta Pollando), kiel lokon nepre vizitindan. En la 453-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org en la komenco referencante al aktualaj eventoj ni informas pri tio, kiel Caritas helpas en la somera ripozo de polaj infanoj kaj gejunuloj. Ni alrigardas ankaŭ Greklandon antaŭ la dimanĉa referendumo. La kulturkronika informo rilatas al la prezentita programo de la pola urbo Vroclavo (la sudokcidenta Pollando), kiu en 2016 estos kultura ĉefurbo de Eŭropo. La E-informoj koncernas novajn E-eldonaĵojn – belartan esearon, eldonitan de UEA kaj poezivolumon de Wisława Szymborska, eldonitan de Bjalistoka E-Societo kun la Podlaĥia Libraro. Tiu ĉi libro aperas en la serio de UEA “Oriento-Okcidento”. En nia programo kantas hodiaŭ Andreo kaj Nata Berce. Temas pri la kanzono “Kion do faru ni”. Felietono, aktualaĵoj la kultur­kronika informo estas paralele legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.

E_elsendo el la 03.07.2015

Sendependeco kadre de Eŭropa Unio

Pollando, en kiu mi naskiĝis kaj kie mi plu loĝas, ekde la 1-a de majo 2004 fariĝis membro de Eŭropa Unio. Tamen nur la 1-an de decembro 2009 por ĉiuj membroŝtatoj de EU iĝis deviga la Lisbona Traktato. Tiu ĉi akto ŝanĝas leĝan kaj internacian situacion de la ŝtatoj de Eŭropo. Ĝi ankaŭ esence ŝanĝas la formulon de la eŭropa kunlaboro. La ĝisnuna formulo pri kunlaboro estis formulo de konfederacio, t.e. ligo de ŝtatoj. Nun tamen Eŭropunio fariĝis federacio t.e. la federacia ŝtato. Tiu ĉi fakto bedaŭrinde signifas samtempe seriozan baton por la sendependeco de la plimulto de la ŝtatoj, kiuj ekde tiu momento konsistigas unuopajn partojn kadre de la nova civila kaj leĝa subjekto nomata…

Daŭre legu kaj aŭskultu ĉe … Esperanta Retradio

Zamenhof siatempe

Publikaĵo pri Zamenhof en siatempo

Ne eblas serioze okupiĝi pri Zamenhof sen funde koni la cirkonstancojn inter kiuj li vivis, alivorte, la politikan, socian kaj kulturan fonon de lia vivo. La ekstera realo influas, i.a., konkretajn agojn de individuo. Ne eblas kompreni iujn vortojn de Zamenhof sen scii pri la rezultantaj el la ekstera situacio limigoj, kiujn li spertis, grandegaj danĝeroj, kiujn li riskis sen diri tion (pro diversaj kialoj) al esperantistoj, pri lia granda zorgo pri sekuro de la lingvo, pri tiu de si mem kaj de sia familio. Okazas misinterpretoj de liaj vortoj pro ilia elkuntekstigo. Tiel diris la tradukinto de la teksto, Profesorino Maria Majerczak el Jagelona Universitato el Karakovio.
La artikolo “La pola kulturo en la tempo de Ludoviko Zamenhof“, kontribuu al kompreno de la socia kaj kultura fono de la vivo de la kreinto de E-o.

Pola Retradio-Elsendo (439a)

Pollando-Filharmonio de Szczecin
Filharmonio de Szczecin

Nia felietono pri koninda polo estas dediĉita al Władysław Bartoszewski, la mortinta fine de aprilo pola historiisto, diplomato, verkisto, ĵurnalisto, socia aganto, politikisto, diplomato, kiu i.a. troviĝis en la Honora Komitato de la Bjalistoka UK en 2009. Komence de la 439a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni konfirmas, ke kiel la plej bela arkitektura konstruaĵo en Eŭropo en 2015 estis rekonita Filharmonio de Szczecin (la nordokcidenta Pollando), ni informas pri la virtuala Enciklopedio de la pola regiono Varmio kaj Mazurio en la nordorienta Pollando. Ni informas pri la sabata Nokto de Muzeoj. Dank’ al Rosa Lopez la E-temo enhavas raportan informon pri la Valencia kaj Hispana E-kongresoj okazinta komence de majo. Fine aŭdiĝas tradicia Leterkesto. La kultur­kronikaj informoj kaj  la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj. Per fragmento de la kanzono “Estu Feliĉaj” akompanas nin Jonny M. Temas pri kanzono el lia KD Regestilo, eldonita de Vinilkosmo.

Informis: Barbara Pietrzak

Elsendo el Pola Retradio

 

Arkadia

Nieborów kaj Arkadia estas la lokoj, al kiuj ni invitas per la nunsemajna falietono pri Vizitindaj Lokoj. Komence de la 437a E-elsendo el Varsovio ni referencas al la pasanta la 8an de majo 2015 70a datreveno de la finiĝo de la 2a mondmilito. En la kulturkroniko ni informas pri la ĵus disponigita muzeo de Żaboklicki-vilao en la varsovio ZOO-ĝardeno, en kiu saviĝis dummilite ĉirkaŭ 100 judoj. Krome ni informas pri la venontsemajna festivalo de Wojciech Kilar en Gorzów. Nia felietono pri vizitinda Pollando kondukas al Nieborów kaj Arkadia en la centra Pollando. Ne leterkesto, sed interparolo kun Michał Kozicki el Poznań-Universtato de Adam Mickiewicz finas la lastan ĉi-semajne E-elsendon. La kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj. En la elsendo ni citis post la informo pri la 70-a datreveno dela finiĝo de la 2-a mondmilito el la kanto de Katarzyna Gaertner kaj Ernest Bryll „Revenos knaboj el milito…..”. La informon pri la maja Muzikfestivalo de Wojciech Kilar w Gorzów akompanas muzika citaĵo el lia verko „Montarana Danco”.

Aŭskultu Pola Retradio ĉe www.pola-retradio.org

Ni atendas viajn reagojn i.a.  ĉe Facebook-profiloj  Amikaro de Pola Retradio en Esperanto, ĉe Pola Retradio en Esperanto aŭ Barbara Pietrzak.

Anticipan dankon !

Barbara Pietrzak