Elsendo el Pola Retradio

 

Arkadia

Nieborów kaj Arkadia estas la lokoj, al kiuj ni invitas per la nunsemajna falietono pri Vizitindaj Lokoj. Komence de la 437a E-elsendo el Varsovio ni referencas al la pasanta la 8an de majo 2015 70a datreveno de la finiĝo de la 2a mondmilito. En la kulturkroniko ni informas pri la ĵus disponigita muzeo de Żaboklicki-vilao en la varsovio ZOO-ĝardeno, en kiu saviĝis dummilite ĉirkaŭ 100 judoj. Krome ni informas pri la venontsemajna festivalo de Wojciech Kilar en Gorzów. Nia felietono pri vizitinda Pollando kondukas al Nieborów kaj Arkadia en la centra Pollando. Ne leterkesto, sed interparolo kun Michał Kozicki el Poznań-Universtato de Adam Mickiewicz finas la lastan ĉi-semajne E-elsendon. La kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj. En la elsendo ni citis post la informo pri la 70-a datreveno dela finiĝo de la 2-a mondmilito el la kanto de Katarzyna Gaertner kaj Ernest Bryll „Revenos knaboj el milito…..”. La informon pri la maja Muzikfestivalo de Wojciech Kilar w Gorzów akompanas muzika citaĵo el lia verko „Montarana Danco”.

Aŭskultu Pola Retradio ĉe www.pola-retradio.org

Ni atendas viajn reagojn i.a.  ĉe Facebook-profiloj  Amikaro de Pola Retradio en Esperanto, ĉe Pola Retradio en Esperanto aŭ Barbara Pietrzak.

Anticipan dankon !

Barbara Pietrzak

Elsendo de Pola Retradio

Kavaliroj ĉe Malborka Kastelo

Kun nia finna aŭskultanto Jorma Ahomäki ni interparolas pri kelkaj libroj de la eldonejo Kava-Pech, kiuj apartenas al liaj ŝatataj legaĵoj. Ni memorigas ĉe-okaze du slovakajn popolajn kantojn el la eldonita de Kava-Pech KD Kantoj de l’ Popolo – “Helruĝan pomon” kaj “Ho, acer’”. Komence de la 436 E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org en novaĵoj ni informas pri la sepultaj solenaĵoj de Władysław Bartoszewski, pri du nunjaraj jubileoj en la pola Tatry-montaro, pri subakva hotelo kreiĝonta en la nordo de Pollando kaj sukceso de poloj en la kavalira turniro en Malbork. Temo el la pola gazetaro estas dediĉita al esploroj pri la elmigrado de junaj poloj. En scienca bulteno ni informas pri interesa eksperimento pri tio, ke kromdormo povas pozitive influi la memoron. La informoj de novaĵbulteno kaj de la scienca bulteno estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj. Ankaŭ la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto aŭdiĝas aparte en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”.

Informis: Barbara Pietrzak

Elsendo de Pola Retradio

Pastro Marceli Godlewski

Pastro prelato Marceli Godlewski, kiu i.a. savis Wanda Zamenhof kaj ŝian filon el la varsovia getto estas la heroo de nia felietono el la ciklo konindaj poloj. Komence de la 431a E-elsendo (www.pola-retradio.org) en la kultur­kroniko ni informas pri impona pola ekspozicio en Pekino kaj pri laŭvica ekspozicio de Tamara Łempicka en Italio. Kadre de la E-movada segmento de la vendreda elsendo Paulo Sergio Viana el Brazilo raportas pri vigle renaskiĝ­antaj BEL-Konferencoj. Ni krome informas pri la lasta eldono de la Premio Cigno. Fine de la elsendo Flavio Fonseca memorigas la kanton Jam temp’ esta por verdera’ el la kunaŭtora KD prilaborita kun Geraldo Mattos “Simbiozo”. kultur­kronikaj informoj, ankaŭ la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.

Informis: Barbara Pietrzak

Elsendo de Pola Retradio

La antaŭmikrofona gasto de la 430-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org estas Claude Nourmont, havanta en la Lilla LKK multajn respondecojn, i.a. pri teatraj spektakloj. Pri ili, pri iuj planoj ligitaj kun prelegoj rilataj al Francio kaj ekspozicioj ni interparolas en la hodiaŭa renkontiĝo. Nia aktualaĵo el Pollando rilatas al kritikaj voĉoj pri la lastaj (2014) komunumaj balotoj antaŭdate de la nunjaraj prezidentaj kaj parlamentaj. En scienca bulteno ni donas la atenton al la kampanjo de WWF koncerne endanĝerigitajn baltikajn mamulojn el la ordo de cetacoj. Krome ni parolas pri esploroj rilataj al la kvanto de plasto en oceanoj. Muzike akompanas nin Ĵak Le Puil kantante pri “Maro kaj Klifo”. La kanzono devenas el lia lasta KD eldonita de Vinilkosmo “Sen elizi’”. Novaĵo, sciencaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo. Ankaŭ la interparolo kun Claude Nourmont pri la unuavice teatra oferto de la 100a UK estas aŭdebla aparte en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”.

Elsendo de Pola Retradio

En la 429-a  E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni proponas kadre de la felietonoj el la ciklo “Vizitinda Pollando” viziton sur la montopinto Sankta Kruco, de kiu deriviĝas la nomo de la tuta montoĉeno en la suda parto de la centra Pollando. La komenca kulturoniko alportas informojn pri omaĝa monero dediĉita al papo Johano Paŭlo la 2-a kaj pri nova itinero en Hispanio Tereziana atendanta ankaŭ polojn. Antaŭ la kulturkroniko ni notas informe la 5-an datrevenon de la kraŝo de la pola registara aviadilo apud Smolensko, en kiu pereis 96 personoj. Nia E-informo rilatas al la aktivadoj de Hispana E-Federacio kadre de la Jaro M60 kaj ĝia kontakto kun Unesko-klubo en Madrido. Fine aŭdiĝas la leterkesta programero, en kiu ni i.a. notas la 2-jariĝon de nia redakcia retejo kaj dankas al la martaj subtenantoj. Fragmente ni memorigas la kanton “Ne forgesu min” en la plenumo de Mélanie Prin. La porokaza kaj kulturkronikaj informoj, ankaŭ la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.

Informis: Barbara Pietrzak