Arquivo da tag: psikologio

Sciencaj Mensogoj

Antaŭ 15 jaroj studo farita de psikologoj de la Universitato de Massachusetts, Usono, montris, ke 60% de la homoj mensogas almenaŭ unufoje en 10-minuta konversacio.

Se la rezulto estis korekta, verŝajne ĝi ankoraŭ validas hodiaŭ.

Sed hodiaŭ la situacio estas alia – ĉar ekzistas la sociaj retoj. Ne temas pli pri privataj konversacioj, sed pri mesaĝoj kiuj estas legataj, aŭskultataj, spektataj de centoj, miloj, milionoj da homoj. Kaj multaj el tiaj mesaĝoj estas aŭ intence mensogaj aŭ senintence eraraj. Nuntempe oni kelkfoje ekscias…

(Legu pli  ĉe Esperanta Retradio)

Imuniĝi kontraŭ sensencaĵoj

Kiel povas esti haltigata la disvastiĝo de falsaj novaĵoj? Psikologoj prezentas specon de vakcino kontraŭ misinformoj.

Misinformoj disvastiĝas kiel infektantoj. Kiel virusoj ili atakas homojn kaj venenigas la politikan diskurson. La infektanto pri falsaj novaĵoj trairas la sociajn retojn kiel epidemio kaj iniciatas pandemion de malfido. Koncerne la serĉadon de terapioj nun psikologoj de la universitato de Kambriĝo eksplicite referencas al…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Plendi modifas la cerbon negative

Estas sciate, ke oni ne povas fidi la asertojn faritajn en la interreto. Ĉiam konsilindas, serĉi, ĉu specifaj asertoj estas konfirmataj en pluraj paĝoj.

Antaŭnelonge mi legis tekston en brazila retejo (pri Psikologio – http://www.psicologiasdobrasil.com.br/ciencia-explica-porque-reclamar-altera-negativamente-o-cerebro/) pri esploro kaj opinioj de Steven Parton. Ĉar unu detalo ŝajnis al mi stranga,…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Ekopsikologio

Ĉu vi scias, kio estas Ekopsikologio? Mi mem ne scius tion, se mi ne havus kolegon, kiu estas psikologo, doktoriĝis pri tiu nova scienco kaj estas unu el ĝiaj pioniroj en Brazilo.

Se vi serĉos “ekopsikologio” en Guglo, vi trovos la esperantan tradukon – faritan de la sistemo WikiTrans – de la artikolo pri “Ecopsychology” en la angla Vikipedio, kaj vi perceptos, ke estas artikoloj pri tiu temo – aŭ termino – nur en ses aliaj lingvoj. Tamen,…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Kio okazas en la kapoj de aliaj

Esploristoj el Salzburg volas eltrovi ekde kiam infanoj kapablas imagi kio okazas en la kapoj de aliaj. Tio ankaŭ gravas por la disvolvado de artefarita inteligenteco.

Ekde kiam infano komprenas ke la propra imago pri peco da ĉokolado ne devas kongrui kun la imago kiun amiko havas pri peco da ĉokolado? La demando kiel kaj kiam homoj kapablas image eniri la pensojn de aliaj okupas de jardekoj profesoron pri psikologio en la universitato de Salzburg. Temas pri tio, kompreni laŭ kiuj principoj alia persono agas.

Tiu konscio estas bazo por nia socia agado, ĝi kapabligas ankaŭ konscie mensogi al aliaj. Dum la 1980-aj jaroj la profesoro kune kun kolego disvolvis teston per kiu eblas konstati, ĉu infano jam regas la “teorion de la menso” aŭ…

Legu kaj aŭskultu pli ĉe Esperanta Retradio