Dankesprimo

Rakonto de Julian Modest

Lina kaj Radi, ŝia edzo, veturis al la ĉefurbo. Ĉe la marbordo ili pasigis bonegan ferion kaj nun, sunbrunigitaj kaj kontentaj, ili veturis aŭte. Kiam ili proksimiĝis al la urbo Plovdiv, Lina petis la edzon, ke ili devojiĝu kaj vizitu ŝian naskiĝvilaĝon, kiu estis proksime al la ĉefvojo. Delonge Lina ne estis en la vilaĝo. Antaŭ kelkaj jaroj ŝiaj gepatroj forpasis, oni vendis ŝian naskiĝdomon, kiu komencis ruiniĝi, ĉar neniu plu zorgis pri ĝi. Tamen Lina gardis en la koro la plej belajn memorojn de sia infanaĝo en la naskiĝa vilaĝo.

Continuar lendo Dankesprimo

Sorina el nuboj (dua parto el 2)

Sorina estis la filino de du junaj gepilotoj. Ŝiaj gepatroj kune stiradis aviadilojn kaj ofte devis forlasi la domon por longa tempo. Kiam ili laboris, Sorina restis kun siaj geavoj, kiuj amegis ŝin. Somere, kiam la gepatroj feriis, ili prenis ŝin per aviadilo en belajn lokojn, kie videblis montoj, arbaroj, lagoj, riveroj, marbordoj…

Foje, la gepatroj de Sorina rakontis al ŝi, kiel ili elektis ŝian nomon. Ŝajnas, ke…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Sorina el nuboj (unua parto el 2)

Foje, knabino ankoraŭ nenaskita promenis en la ĉielo, por esplori la mondon de sia onta vivo. Neniu homo sur la tero kapablis vidi la ontan knabinon, kiun akompanis malgranda blanka nubo. La kunvojaĝanta duopo estis soranta tage kaj nokte super montoj, maroj, lagoj, riveroj, arbaroj, dezertoj, urboj, vilaĝoj… Dume, la nubo flustradis ĉe la oreloj de la onta knabino ĉiujn aferojn, kiujn…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

La riza urseto 3/3

(tria parto el tri)

Post kelka tempo, en la groto, la kvar ursidoj vekiĝis kaj rimarkis la malĉeeston de la fortulo. Ili ege maltrankviliĝis kaj eliris por serĉi sian fraton. Sed ili vokis lin vane.

Fronte de la groto, troviĝis maljuna arbo, en kies branĉoj loĝis strigino. Tiu kutimis dormi dum la tago kaj ĉasi dum la nokto. La bruo de la gefratoj vekis ŝin kaj ŝi alparolis la kvaropon:
“Ne plu bruu ursidoj, ĉar la lupo povus aŭdi vin. Mia ja scias, kie estas via frato, ĉar dum la nokto mi kutimas flugi ĝis tre malproksimaj lokoj kaj miaj okuloj kapablas vidi bonege tra mallumo. Sed… se vi volas novaĵojn pri via frato, mi petas rekompencon.”…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

La riza urseto 2/3

La riza urseto

(dua parto el tri)

***
La ursido vekiĝis en nekonata stranga loko. Kvin gekoboldoj rigardis lin zorgoplene.

“Ĉu mi mortis?” – demandis la ursido.

“Ne. Vi nur svenis. Ĉio bonordos…” – respondis ridetante la plej malalta koboldo, turnante ringon kun ruĝa ŝtoneto ĉirkaŭ la dikfingro de sia maldekstra mano.

Kaj iom post iom, per la helpo de la gekoboldoj, la ursido komprenis…

(Legu pli ĉe  Esperanta Retradio)